Jonastalverein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonastalverein
vdr
Ŝildo ĉe la dokumentadejo.
Enirejo al la dokumentada centro en Arnstadt.
Aliro al artefarita galerio en la Jonas-valo.

La Jonastalverein (laŭvorte: Societo de la Jonas-valo) estis fondita en 2001. Ĝia kompleta nomo estas: Geschichts- und Technologiegesellschaft Großraum Jonastal.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĉefa tasko estas dokumentadi la parte misterajn agadojn je la fino de la Dua Mondmilito en la regiono de la Jonas-valo situanta inter Arnstadt kaj Ohrdruf.

La societo ne estas politika kaj kontraŭbatalas ĉiun pensmanieron ekstremisman kiel ankaŭ diversajn konspirajn teoriojn svarmantajn pri la Jonas-valo. Ĝi informadas, klarigadas kaj ofertas interesajn rondgvidadojn surlokajn, kiuj diferencas je longeco. Ĉiun lastan dimanĉon de monato okazas regula migrado tra la Jonas-valo, krome ekzistas specialaj gvidadoj por lernejaj klasoj kaj aliaj grupoj.

Muzeeto[redakti | redakti fonton]

Dokumentata centreto kun elmontritaj originalaj objektoj kaj filmprojekciadoj troviĝas en la Rehestäder Weg en Arnstadt. Ĉiu gvidado tra la montoj komenciĝas per antaŭa teoria enkonduko antaŭ la vitrinoj.

La engaĝiĝo de la kunlaborantoj ne estas salajrita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]