Julius J. Manson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Usona esperantisto

Julius J. MANSON (1907-1998), Honora Membro de UEA ekde 1995, mortis la 8-an de novembro en Novjorko.

Emerita profesoro, li esperantistiĝis en la aĝo de 70 jaroj, sub la gvido de Mark Starr, kun sia edzino Elizabeth (1910-93). Helpinte la klopodojn de Humphrey Tonkin starigi Novjorkan Oficejon de UEA en 1979, la geedzoj Manson transprenis la torĉon de Starr kiel reprezentantoj de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tiun taskon Manson skrupule plenumis ankaŭ post la morto de sia edzino.