Kabula Nkalango Masanja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabula Nkalango Masanja
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1998 (1998-06-04) (25-jaraĝa)
en Tanzanio
Ŝtataneco Tanzanio
Familio
Patrino Martyna Wojciechowska
vdr

Kabula Nkalango Masanja (naskiĝis la 4-an de junio 1998 en Tanzanio) - aktivulino favore al malsanuloj je albinismo, adoptita filino de Martyna Wojciechowska.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kabula naskiĝis en malgranda vilaĝo en Tanzanio, estis edukata de patrino. La patro foriris, ne akceptante albinismon de la filino. Kabula loĝis kun la patrino ĝis la tempo, kiam en aĝo de 13 jaroj estis kripligita de grupo da viroj, kiuj dezirante havigi korpon de albinoj por prepari amuletojn fortranĉis manon de la knabino.

En la tanzania kulturo ekzistas superstiĉo, ke la korpo de albinoj, nomata zeru aŭ "spirito" havas magian povon, kio alkondukis al persekutoj de homoj kun albinismo. Pro tio, ke registaro de Tanzanio kiel preventan rimedon kontraŭ perforto de albinoj, precipe infanoj, aplikas izoladon de la infanoj en fermitejoj, en lernejoj por infanoj kun blindeco, en 2010 Kabula ekloĝis en centro por infanoj kun albinismo kaj blindeco Buhangija Secondary School (Regiono Shinyanga). Tie troviĝas lernejo kaj internulejo, kie kunvivas ĉ. 100 albinaj infanoj, zorgataj de 4 edukistoj. La infanoj restas sur fermita spaco, kio ilin sekurigas. Ili ne havas aliron al profesia medicina protekto, estas tamen zorgataj de kuracistino el apuda malsanulejo, dr-ino Flora Pallangyo, kiu helpas en kuracado de universalaj maloportunaĵoj kiel mikozo, pedikoj, haŭt-malsanoj. Infanoj en la centro havas komunajn vestojn kaj litojn - tiu ĉi malalta higiena nivelo malfaciligas plutenon de la infanoj kaj la tuta loko en pureco. Post alveno al la centro Kabula unuafoje komencis frekventi al lernejo, kie eklernis legi kaj skribi. Kun kresko de edukiteco, ŝi komencis revi pri studoj de juro, por poste povi helpi al personoj en simila vivsituacio kiel la ŝia - senarmitaj kaj diskriminaciataj.

Kabula kaj Martyna Wojciechowska[redakti | redakti fonton]

En 2014 al la centro alvenis Martyna Wojciechowska por realigi dokumenton Homoj Spiritoj, kiu prilumas problemon de perforto kontraŭ personoj kun albinismo en Tanzanio. Kabula iĝis ĉefa heroo de la registraĵo, rakontante sian historion kaj ligante rilaton kun la raportistino. Kune kun Wojciechowska, Kabula renkontiĝis kun sia familio unuafoje de 5 jaroj.

Post kelkaj monatoj Kabula ricevis pli ol 100 000 da zlotoj, danke al tio ŝi povis financi sian edukadon pri juro. La sumo estis kolektita danke al kotizo de spektantoj de la dokumento, kiuj decidis apogi ŝian edukitecon. Tiel Kabula havis eblecon frekventi privatan lernejon Montessori en Mwanza, en kiu agis kiel prezidantino de la lernejo.

En 2017 Kabula iĝis adoptita filino de Martyna Wojciechowska, kaj en 2018 gajnis adoptan fratinon, ankaŭ tanzanianinon, tiutempe 15-jaran Tatu.

La 12-an de septembro 2018 Kabula flugis al Pollando por renkontiĝi kun la raportistino kaj ŝia familio. Tiam prezentiĝis en televida programo Bonan Tagon TVN kaj rakontis pri siaj planoj por la estonto, interalie prezentis planon verki libron titolitan Nevideblaj. La knabino konsideras tre grava edukadon de la socio kaj vastigon de konscio pri albinismo, pro kio deziras disvolviĝi direkte al juro, por batali pri respekto de homrajtoj en Tanzanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]