Kalvinana preĝejo (Kerekegyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kerekegyháza-
preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kerekegyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Dato de konsekro 1911
Konsekrinto Sándor Baksay
Arkitektura priskribo
Konstrustilo eklektikismo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Kerekegyháza (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo plejparte senhomiĝis dum dominado de turkoj. Dum la rehomiĝo alvenis katolikoj, malofte kalvinanoj. En la tiama vilaĝo katolika kaj kalvinana kirkoj estis konstruitaj en 1911 (ekster la vilaĝo jam konstruiĝis kalvinana preĝejo (Kerekegyháza-Kunpuszta) jam en 1901. La zorganto estas la kuntirita kalvinana grupo de Kerekegyháza-Fülöpháza-Kunbaracs ekde 1953. En 2007 la kirko renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La enirejo troviĝas meze. Pli supre 3 grandaj mallarĝaj fenestroj videblas. Ankaŭ la navo havas fenestrojn, sed iom pli larĝajn. La absido estas duonronda.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.