Ni ĵuras (arabe قَسَمًا, Kassaman aŭ Qassaman) estas la nacia himno de Alĝerio. Ĝi estis akceptita en 1963, tuj post la sendependiĝo de la lando.
La tekston verkis Mudfi Zakaria en 1956, kiam estis prizonulo de la franca kolonia armeo. La tekston laŭdire li skribis per sia sango sur muro de mallibereja ĉelo n-ro 69. Tie li verkis poemon nome Kassaman aŭ La promeso.[1] Oni diras, ke li verkis tiun poemon sur la muroj de sia ĉelo uzante sian propran sangon. La poemo estis poste muzikigita fare de Mohamed Triki en 1956 kaj poste de la egipto Mohamed Faŭzi La fina kanto estis aŭdita en 1957. Tiu poemo iĝis la alĝeria nacia himno[2] tuj post la 5a de Julio 1962 kiam oni atingis la sendependecon.