Katrineholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katrineholm
komunumo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Svedio
Regiono Svealand
Provinco Södermanlands län
Historia provinco Södermanland (Sudermanio)
Centra loĝloko Katrineholm
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 261  (2024) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 0′ N, 16° 12′ O (mapo)58.99555555555616.206111111111 [+]
Areo 1189,52 km² ( 118 952 ha) [+]
Katrineholm (Svedio)
Katrineholm (Svedio)
DEC
Katrineholm
Katrineholm
Situo de Katrineholm

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Katrineholm Municipality [+]
vdr

Katrineholm estas komunumo (svede kommun) en Svedio. Ĝi situas en la moderna provinco Södermanlands län kaj la historia provinco Södermanland (Sudermanio) de mezokcidenta Svedio, kaj apartenas al la regiono Svealand, la meza landotriono de Svedio. Centro de la komunumo estas la samnoma urbo Katrineholm. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 34 261 loĝantoj sur areo de 1 189,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Eskilstuna, Flen, Nyköping, Norrköping, Finspång kaj Vingåker.

la nuntempa centra urba placo

La centra urbo Katrineholm havis fortan industrian sektoron, al kies ekonomio kontribuis pluraj multnaciaj entreprenoj kiel Ericsson kaj Scania, sed en la 1990-aj jaroj pluraj el tiuj kompanioj reduktis sian laboristaron en Katrineholm. Nuntempe, multaj urbanoj laboras ekster la urbo, aparte en Stokholmo, ĉar la trajnkonekto inter Katrineholm kaj pluraj aliaj aparte gravaj urboj de Svedio rapidas kaj komfortas.

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En malgranda paroĥo proksime al la urbo Katrineholm en la komunumo naskiĝis, kreskis kaj antaŭ sia morto plurajn jarojn vivis la esperantisto Valdemar Langlet, fondinto de la Esperanto-Klubo de Upsalo, la laŭ fondodato dua Esperanto-klubo de la mondo: Li dum la Dua Mondmilito laboris kiel universitata instruisto de la sveda lingvo kaj ambasadora dungito en Budapeŝto kaj savis la vivojn de multaj nazie persekutitaj judoj kaj ankaŭ hungaroj.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


kastelo Ericsberg
la kavalira biendomo Abbotnäs