Kendari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri flughaveno de Kendari
Larĝa panoramo pri flughaveno de Kendari
Kendari
urbo de Indonezio

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 331 013  (2015) [+]
Loĝdenso 1 115 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 58′ S, 122° 36′ O (mapo)-3.9675122.59472222222 [+]
Alto 2 m [+]
Areo 297 km² (29 700 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Kendari (Indonezio)
Kendari (Indonezio)
DEC
Kendari
Kendari
Situo de Kendari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kendari [+]
vdr

Kendari estas marhavena urbego de Indonezio. Ĝi situas sur la insulo Sulaveso, kaj estas la administra centro de la provinco Sudorienta Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2010 la urbo havis 314 812 loĝantojn kaj konsistas el dek distriktoj.

Vojo antaŭ moskeo en Kendari

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kendari situas en sudorienta marbordo de la insulo laŭ golfo sur ebenaĵo kaj montetoj. Palopo troviĝas 289, alia provinca ĉefurbo Makassar 375, Paluo 456, Ambon 620, Manado 654, Kupango 697, Balikpapan 708, Denpasar 967, Surabajo 1150, Semarang 1389, Jogjakarto 1418, Pontianak 1537, Bandungo 1690, ĉefurbo Ĝakarto 1764, Bandar Lampung 1928, Palembang 1983, Jayapura 2015, Jambi (urbo) 2128, Batam 2139, Pekanbaru 2402, Medano 2788, Banda Aceh 3209 kilometrojn (aere) [1].

Marko sur bildo

Kendari

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1831 nederlanda kartografo faris kartografian laboron en Kendari. En la sekva jaro onidire okazis fondo de Kendari, kiu baldaŭ iĝis distrikta ĉefurbo. En 1942 abrupte japanoj surteriĝis kaj tenis la urbon propra ĝis 1945.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Kendari estas plejparte agrikultura kun kelkaj industriaj centroj proksime.

Moskeo en Kendari

Religio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de Kendari estas plejparte islamanoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas 133 infanĝardenoj, 141 bazlernejoj, 58 mezlernejoj, 20 metiaj mezlernejoj, diversaj altlernejoj de politekniko ĝis universitatoj en Kendari aktuale en 2020.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kendari havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2032 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

La "turo de unueco" en Kendari

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Estas entute 614 kilometroj da vojo ene de la urbolimoj, el kiuj 472 kilometroj estis asfaltitaj. Granda ponto troviĝas tra la golfo. Kendari havas internacian marhavenon kaj enlandan flughavenon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]