Kidosaki Masutosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kidosaki Masutosi
Persona informo
vdr

KIDOSAKI Masutosi estis japana bankisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 24-an de aprilo 1907 en Hukuokasi, kaj tie laboris multe por Esperanto. Verkoj. Edziĝis al bela riĉega esperantistino, f-ino Owada-Hinako.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanta Frazaro, 1929
  • Konkordanco de Marta
  • Legolibro el la konataj verkoj, Mezgrada kurslibro por dudek kaj unu vesperoj
  • Marta (traduko en la japana de la verko de Zamenhof)
  • Verda Kantaro, kompilis
  • Zamenhofa Legolibro, 1931

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Zamenhofa Legolibro

Citaĵo
 Ĉi tiu broŝuro, celante havigi al japanaj gelernantoj kursan legolibron, en unu volumo enhavas du partojn: 1.a, eltiraĵoj el tradukoj; 2.a, eltiraĵoj el originaloj, krom aldonoj pri kronologio kaj libroj verkitaj de Zamenhof. La libro, malgraŭ kelkaj japanlingvaj klarigoj, estas tute taŭga por ĉieaj progresantaj gelernantoj. Bona preso per klarvideblaj literoj. 
— Boletín n058 (okt 1953)