Kilajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kilajo estas la muelaĵo de interna trunkŝelo aŭ de malgrandaj tigetoj kaj branĉoj de la kilajoarbo (Quillaja saponaria, Molina). Aliaj nomoj inkluzivas kilajan ekstrakton. Kilajo enhavas altan koncentriĝon de saponinoj, kiuj pliiĝas kun prilaborado; tre purigita kilajo estas uzata por plibonigi vakcinojn. Aliaj eroj en kilajaj ekstraktoj inkluzivas taninojn kaj aliajn polifenolojn kaj kalcian oksalaton. Kilaja ekstrakto estas listigita kiel ingredienco en radika biero kaj Kremo-Sodo.

Kilaja ekstrakto estas uzata en la fabrikado de manĝaĵ-aldonaĵoj (E 999). Ĝi ankaŭ estas uzata kiel humidigaĵo en bakaĵoj, frostigitaj laktaĵoj kaj pudingoj kaj kiel ŝaŭma agento en karbonataj trinkaĵoj. Ĝi estas uzata ankaŭ en iuj "naturaj" agrikulturaj helpaj formuloj. Aparte, la saponinoj de Quillaja saponaria estas uzataj en vakcinoj por veterinara medicino kiel helpantoj (ekzemple en vakcinoj kontraŭ aftozo, ili helpas plibonigi la respondon de la imunsistemo). Komence ĝi uzis la krudan frakcion, poste, Dalsgaard disvolvis purigitan miksaĵon, nomatan Quil A, kiu estis pli efika kaj kaŭzas malpli da lokaj flankaj reagoj. Quil A estas miksaĵo de pli ol 25 malsamaj saponinaj molekuloj. Unu el ili, saponino QS21, estas esplorata pri eblaj utilaj helpaj efikoj sur la homa imunsistemo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sun, Hong-Xiang; Xie, Yong; Ye, Yi-Ping (2009). «Advances in saponin-based adjuvants». Vaccine (en angla) 27 (12): 1787-1796. PMID 19208455. doi:COI:10.1016%2Fj.vaccine.2009.01.091. Arkivita el originalo Arkivigite je 2017-10-08 per la retarkivo Wayback Machine en la 8a de Oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]

Registara kontrolo
  • Projektoj Vikirimedoj
  • Datumoj: Q118843
  • Identigiloj
  • Microsoft Academic: 2778593794
  • Medicinaj Identigiloj
  • Nombro E: E999