King Kong (1933)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝo Kong
filmo
Originala titolo King Kong
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12-a de marto 1933
Daŭro 104 minutoj
Ĝenro Horora/adventura
Kameraado Vernon L. Walker, Edward Linden, J.O. Taylor
Reĝisoro(j) Merian C. Cooper
Ernest B. Schoedsack
Produktisto(j) Merian C. Cooper
Ernest B. Schoedsack
David O. Selznick
Scenaro James Ashmore Creelman
Ruth Rose
Laŭ la verko de Merian C. Cooper
Edgar Wallace
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-JorkoImperia-Ŝtata Konstruaĵo
Muziko de Max Steiner
Rolantoj Robert Armstrong • Fay Wray • Bruce Cabot • Frank Reicher • James Flavin • Sam Hardy • Noble Johnson • Steve Clemente • Victor Wong • Etta McDaniel • G. Raymond Nye • Paul Porcasi • Ruby Dandridge • Vera Lewis • Ernest B. Schoedsack • Merian C. Cooper • Roscoe Ates • Everett Brown • Charles Sullivan • Frank Mills • Harry Tenbrook • Syd Saylor • Ethan Laidlaw • George Magrill • Earl Dwire • Frank O'Connor • LeRoy Mason • Bill Williams • Roy Stewart
Produktinta firmao RKO Pictures
Distribuo RKO Radio Pictures, Inc.
IMDb
vdr

King Kong (king estas la angla vorto por reĝo) estas la titolo de filmo farita de la reĝisoroj Merian C. Cooper kaj Ernest T. Schoedsck en 1933 pri giganta simio loĝanta prahistorian insulon. Ekzistas posta versio, malpli interesa, de 1976, kaj en decembro 2005 aperis tria fare de Peter Jackson, eble pli sukcesa sed certe malpli bona ol la du antaŭaj.

En la originala filmo la simiego nomiĝas Kong, sed ĝi estas populare konata kiel King Kong pro la titolo de la filmo.

Inter aliaj, aperas en la filmo geaktoroj Fay Wray, Robert Armstrong kaj Bruce Cabot.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tiu ĉi fantazia filmo, baziĝanta sur la mita rakonto pri Belnjo kaj la besto, rakontas la enamiĝon de la terura simiego al juna blankulino (kiun aktoris Fay Wray), pro kio fine li perdos sian liberon kaj la vivon: la simiegon oni mortigas sur la pinto de la novjorka nubskrapulo Empire State Building.