Kistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ la paĝojn kisto (biologio) kaj kisto (medicino).

Kistoj
etno
ĉeĉenoj
Suma populacio
12 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ĉeĉena lingvo
vdr
la kista folklora ensemblo Pankisi en festivalo de 2008 en la etnografia muzeo de Tbiliso

La kistoj (kartvele ქისტები, ĉeĉene kistoj, kisti) estas subgrupo de la ĉeĉenoj en Kartvelio. Ili precipe vivas en la gorĝo Pankisi (პანკისი), en la regiono Kaĥeti de orienta Kartvelio, kie nuntempe ekzistas proksimume 90 00 kistoj.

La prapatroj de la nunaj kistoj vivis en la malaltaj partoj de Ĉeĉenio. En la 1830-aj kaj 1870-aj jaroj ili migris al la gorĝo Pankisi (პანკისი) kaj iuj najbaraj areoj en la regionoj Kaĥeti kaj iom pli norde Tuŝeti (თუშეთი). Kulture, lingve kaj etne ili proksime parencas al la aliaj naĥlingvaj popoloj kiel inguŝoj kaj ĉeĉenoj, sed iliaj kutimoj kaj tradicioj ankaŭ forte similas al la montaraj orientaj kartveloj.