Kitale
Kitale | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 30200 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 245 (1999) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 1′ N, 35° 0′ O (mapo)1.016666666666735 [+] | ||
Alto | 2 100 m [+] | ||
| |||
Kitale estas urbo kaj diocezo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 01° 01′ N 35° 00′ O / 1.017 °N, 35.000 °O (mapo)
- Loĝantaro: 84.526
- Supermara alteco: 2100 m
- Horzono: UTC + 3
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kitale situas sur altebenaĵo en okcidenta parto de la lando.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
La loĝantaro devenas el la pola Vikipedio, sed laŭ aliaj fontoj mencias pli (kvazaŭ Kitale estus grandurbo).
Historio[redakti | redakti fonton]
Kitale estis fondita en 1908 fare de eŭropanoj. La fervojo atingis la urbon en 1926, kiu portis prosperon. Kitale estas inter la plej diversspecaj urboj en la lando.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Kitale estas agrikultura urbo, kie oni kultivas sunflorojn, maizojn, kafojn, teojn, fabojn.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Kitale havas flughavenon, trajnon el Nakuru, trairan ĉefvojojn kaj 2 malpli gravajn vojojn al direktoj de la ceteraj urboj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Kitale situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo varias inter 11-28 °C. Jare pluvas 1140 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en aprilo kaj aŭgusto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- muzeo pri naturhistorio de 1926
- en la proksimeco Nacia parko
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Angla kaj pola Vikipedioj
- Mapo