Kvardirekta ligno-segado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvardirekta ligno-segado estas maniero segi arbotrunkojn al tabuloj. Ĝi produktas tabulojn pli unuecajn ol paralela (unudirekta) segado, sed malpli unuecajn ol radiusa segado. Inverse ĝi perdigas malpli da ligno ol radiusa segado, sed pli ol paralela segado.

La avantaĝo de la metodo estas, ke angulo inter la tabula ebeno kaj la kreskoringoj de la trunko estas minimume 45°. Tio donas al la tabuloj pli homogenan firmecon kaj reduktas ilian tempan ŝanĝiĝon. Tia ligno estas uzata ekzemple en la konstruado de ŝipoj kaj de muzikaj instrumentoj.

Pro la ligno perdita, sed ankaŭ pro la pli granda nombro de laborpaŝoj la prezo de kvardirekte segita ligno estas pli alta kompare al paralela segado.

Ebla maniero de kvardirekta segado

Ebla maniero efektivigi kvardirektan segadon estas montrata en la ĉi-apuda bildo, en kiu la tranĉodirekto estas ĉiam vertikala, dum la segata peco turniĝas:

  1. La unua tranĉo duonigas la trunkon. Unu duonon oni provizore formetas.
  2. La alia duono estas turnita je 45°, unu okono de la trunko (kvarono de la duono) estas tabuligita. Kelkaj el la rezultantaj tabuloj estas tro mallarĝaj por esti utilaj.
  3. La peco estas turnita je 90°, plia okono estas tabuligita.
  4. La peco estas turnita je 135°, plia okono estas tabuligita.
  5. La peco estas turnita je 135°, la lasta okono (en la duono) estas tabuligita. Se la segilaro kapablas segi tutan trunkokvaronon komencante ĉe la angulo, eblas kombini la paŝojn 4 kaj 5.
  6. La dua duono estas traktata same. Sume estas naŭ tranĉoj (sep ĉe kombinado de 4/5), se konsideri la kapablon de modernaj segejoj fari plurajn paralelajn tranĉojn en unu paŝo.
La rezultaj sego-direktoj

La ĉi-apuda bildo montras la kvar tranĉodirektojn: Estas dividoj vertikala kaj horizontala de la trunko kaj tiam tabuligo laŭ anguloj, kiuj estas obloj de 45°.

Laŭ alia metodo oni komence ne nur duonigas, sed kvaronigas la trunkon. Tio signifas, ke la paŝojn 2 kaj 3 anstataŭas la kvaronigo, kaj al ĉiu kvarono oni aplikas la paŝojn 4 kaj 5. La rezulto estas tre simila, sed necesas dek tranĉoj (tamen nur ses ĉe kombinado de 4/5). Pro tiu kvaronigo kelkaj lingvoj nomas la metodon "kvaron-segado", sed la kvaronigo ne estas necesa. La esenca karakterizo estas, ke la tranĉoj ne estas ĉiuj paralelaj, sed havas kvar malsamajn direktojn, je anguloj de po 45°.

Iomete alia, sed kvalite kompara rezulto venas de la metodo de alterna segado: Kvaroniginte la trunkon oni desegas ĉiam nur unu tabulojn kaj post ĉiu tabulo turnas la pecon je 90°. Sed tiel ne eblas utiligi la kapablon de modernaj segejoj fari multajn paralelajn tranĉojn en unu laborpaŝo.

Por apliki kvardirektan segadon la trunko laŭeble havu diametron de almenaŭ 40 cm, alie la pliparto de la rezultantaj tabuloj estus tre mallarĝa. Kiam la arbotrunko estas tre dika (ekzemple pli ol 50 cm) oni povas komence preni kelkaj paralelajn tabulojn el ĝia centro kaj poste trakti la (preskaŭ-)duonojn laŭ la ĉi-supre priskribita metodo.