László Gábor (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Gábor [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor László estis hungara arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

László Gábor [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1910 en Debrecen. Li mortis la 28-an de oktobro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Gábor frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en 1933. Li interesiĝis ankaŭ pri pentrado, tial foje li faris afiŝojn kaj diversajn desegnaĵojn. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruado de ruinaj konstruaĵoj, krome li faris konvenajn novajn domegojn. En 1948 li eklaboris en la ministerio, sed en la sekva jaro li ekinstruis en la universitato, kie li atingis la rangon vicrektoro. Li emeritiĝis en 1981. Li ricevis premiojn en 1963 kaj 1965.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tetőfedések és fémlemezmunkák (1952)
  • Épületszerkezettan (1973-1977)
  • Az információ továbbítása és vétele az iparosított építésben (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]