„ En tiu romano amintrigo estas lerte kunmiksita kun la plej mirigaj kaj timigaj okazoj de la milito dum la lastaj jaroj de la deksesa jarcento inter Hispanoj posedantaj Flandrujon kaj Nederlandon kaj la partianoj konataj sub la nomo "Geŭzoj". La fiero de l' hispanoj aŭ italaj maroficiroj, la riskema heroeco de l' patriotoj, la teruraĵoj de la nokta atako kaj senindulga surŝipa milito antaŭ Antverpeno, la sangobapto ĉe la gefianciĝo de Jan kaj Miga restos en la memoro de l' leganto. La stilo de traduko estas korekta kaj impresa, kelkloke tamen iom malglata aŭ peza : vortoj aŭ formoj pli ĝustaj kaj pli elegantaj povus profite anstataŭi tro laŭvortajn esprimojn. ”