La botistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Botistoj
La Botistoj
La Botistoj
Aŭtoro Aleksis Kivi
Eldonjaro 1919
Urbo Helsingforso
Eldoninto Eldona akcia societo Otava
Paĝoj 142
vdr

La Botistoj [1][2] (suome: Nummisuutarit) estas komedio en kvin aktoj verkita de Aleksis Kivi. La verko estas tradukita el la suoma de Hilma Hall kaj eldonita 142-paĝe en la jaro 1919 ĉe Eldona Akcia Societo Otava en Helsingforso.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Amuzaj cirkonstancoj, komikaj respondoj, simpleco de l‘ vilaĝaj moroj. Sperta tradukisto. 
— 1920, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 34
Citaĵo
 Tre interesa priskribo de la kampara vivo en Finnlando. 
— 1919, Historio de Esperanto II, paĝo 458

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. literumita "La Botistoj" en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 458, kaj en Enciklopedio de Esperanto
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3981, paĝo 359

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.