Saltu al enhavo

Lev Vigockij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lev Vigockij
Persona informo
Naskonomo לײב װיגאָד
Naskiĝo 17-an de novembro 1896 (1896-11-17)
en Orŝa
Morto 10-an de junio 1934 (1934-06-10) (37-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Moscow City People’s University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Roza Noevna Vygodskaya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Elena Kravtsova (en) Traduki (nepino)
David Vygodsky (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
verkisto de nefikcio
universitata instruisto
pedagogo
psikologo
antropologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lev Semjonoviĉ Vigockij (ruse Лев Семёнович Выготский; beloruse Леў Выгоцкі; Orsja, 17-a de novembro, 1896 - Moskvo, 11-a de junio, 1934) estis judodevena rusa psikologo kaj nuntempe konsiderata kiel unu el la plej gravaj psikologoj en la historio[1]. Li estis forte influata de la ideoj de Karl Marx.  

Vigotskij restas rimarkinda pro siaj esploroj kaj teorioj pri la evoluo kaj strukturo de la homa konscio. Plej konata verŝajne estas lia teorio de signoj, klariganta kiel infanoj internigas lingvon dum sia kultura evoluo. Lian karieron abrupte tranĉis frua morto pro tuberkulozo. Lia vivoverko longe restis apenaŭ konata: en Sovetunio pro la stalinisma sciencpolitiko, okcidente pro la superrego de 'behaviorismaj' skoloj. Agnosko venas nur post la anglalingva publikigo de liaj libroj Pensado kaj lingvo (1962), Menso en socio kaj La psikologio de arto (ambaŭ 1978). 

En 1978, Stephen Toulmin, okaze de recenzo de lia libro Menso en socio, nomis lin "La Mozarto de psikologio" deklarante ke lia verkaro havis grandegan nuntempan gravecon[2].

Vygotski kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum junaĝo li interesiĝis interalie pri ŝako kaj lernis Esperanton[3] kiun li uzis por interŝanĝi poŝtmarkojn, ĉar li estis pasia pri filatelo[4] kaj decidas skribi sian nomon Vygotsky, anstataŭ Vygodski.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj renomaj esperantistaj psikologoj[4] : Pierre Bovet, John Carl Flugel kaj Charles Baudouin

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La psikologio de arto (1925)
  • Konscio kiel problemo en la psikologio de konduto (1925)
  • Kleriga psikologio (1926)
  • Historia signifo de la krizo en psikologio (1927)
  • La problemo de la kultura evoluo de la infano (1929)
  • La socialista ŝanĝo de la homo (1930)
  • Ludo kaj ĝian rolon en la mensa evoluo de la Infano (1933)
  • Pensado kaj parolado (1934)
  • La kolektita verkaro de L. S. Vygotsky, 1987 superrigardo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko bazita sur la angla versio de Vikipedio.

  1. (angla) Nikolai Veresov, The Path to the Cultural-Historical Theory of Human Consciousness Arkivigite je 2015-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (1917 - 1927). Historia kaj metodologia analizo. (Enkonduko)
  2. (angla) The Mozart of Psychology : Lev Semenovich Vygotsky Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (angla) Revuo School Psychology International, speciala numero, majo 1995, en kiu biografio de filino Gita Lvovna Vigotskaja parolas pri ŝia patro Lev.
  4. 4,0 4,1 Edmond Plutniak, La Mozarto de psikologio studis Esperanton, revuo Esperanto, 1096 (10) oktobro 1997, p. 161