Luis Hernández Lahuerta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Hernández Lahuerta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
en Valencio
Morto 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr
Luis Hernández Lahuerta parolas dum inaŭguro de tabulo al LLZ dum la 17-a SAT-Kongreso en Valencio

Luis HERNÁNDEZ LAHUERTA (naskiĝis en 1906 en Valencio, mortis en 1961) estis propagandisto, litografo kaj verkisto en Esperanto. Ligita al la laborista movado valencia, li organizis en tiu urbo la 14an kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda. Dum la Hispana Enlanda Milito li redaktis la revuon Popola Fronto, kiu propagandis la vidpunktojn de la respublikana flanko tutmonde, en tre flua lingvo.

En 1947, post sia liberiĝo el la karceroj de Franco, li helpis fondi la novan asocion de esperantistoj, Hispana Esperanto-Federacio, estis ties sekretario kaj dum multaj jaroj redaktis ĝian bultenon, Boletín.

Li tradukis pecon de la verko Don Kiĥoto de la Manĉo, de Miguel de Cervantes: la rakonton de "La malprudenta scivolulo". Li ankaŭ tradukis verketon "Filozofio de Fantomo" de Wenceslao Fernández Flórez kaj "Babiladetoj, diversaj pensoj kaj aforismoj" de Santiago Ramón y Cajal.

Antaŭ la milito Luis Hernández aktivis ankaŭ en la kultura valencilingva societo Lo Rat Penat kaj fariĝis sekretario de ties junulara sekcio.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Dissemitaj en la hispanlingva ĉerfverko "Don-Kiĥoto", kvazaŭ floroj en impona arbaro, oni trovas epizodajn novelojn kaj rakontojn, pli-malpli ligataj al la ĉefa agado. Inter tiuj, la malplej ligata kaj la plej longa estas "La Malprudenta Scivolulo", kiun hodiaŭ aperas en esperanta traduko de Luis Hernandez. Ĉiu klera homo konas "Don-Kiĥoto"-n, ĉar ĝi estas tradukita al ĉiuj kulturaj lingvoj. Tamen en multaj tradukoj kaj ankaŭ en multaj reduktitaj hispanaj eldonoj, mankas tiuj epizodaj pecoj. Tial S-ro Hernandez faris gravan alporto al la Esperatna literaturo tradukante tiun juvelon. La temo — scivolema edzo, kiu volas pruvi la fidelecon de sia edzino - kaj la delikataj sentoj pri la honoro, eble estos iom strangaj al la nuntempa publiko; sed la fundo, la pasioj, la karakteroj, la homaj reakcioj estas ĉiamaj, ĉar, kiel diras la antaŭparolo, "oni ne estas hodiaŭ pli sperta en tiaj temoj ol dum la regado de la Faraonoj". Diri ke la novelo estas perfekte verkita, modelo en stilo kaj en fundo, ke ĝi abundas en saĝaj sentencoj, trafaj maksimoj kaj belaj frazoj, estas superflue se oni konsideras ke ĝi estas verko de la hispana "Princo de la Geniuloj". Ankaŭ superflue estus laŭdi la fidelan tradukan, lertajn frazaranĝojn kaj fluan lingvon de S-ro Hernandez. La legantoj de Boletín ja bone konas la stilo riĉe Zamenhofan de la tradukinto. Li eĉ trafis igi malpeza la iom pezan — laŭ la epoka stilo — lingvon de la originalo. Se li ne estus jam konsiderata kiel unu el la plej bonaj esperantaj prozistoj, tiu verko sufiĉus por lin klasifiki en la unua rango. Hernandez, ekzemple modesta, asesoriĝis de du malsamlingvanoj esperantistoj: S-roj Szilágyi kaj Saldanha-Carreira por igi plej internacia la tradukon. Laŭdinda kaj imitinda ekzemplo! la materiala parto estas bonega: alloga kovrilo kaj gravuraĵoj honoras la hispanan presarto. Esperanta korespontando iam asertis al mi ke Hispanaj eldonejoj estas pli belaj ol alilandaj. Tiu libro certe lin pravigas. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n090 (jun 1956)