Mörnbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mörnbach
Mörnbach en Tüssling
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Traunstein, distrikto Altötting
Longeco 43,66 km[1]
Akvokolekta areo 190,253 km²[2]
Fluo
Supra fonto okcidente de Mantelsham, komunumo Schnaitsee
- Koordinatoj 48° 3′ 24″ N, 12° 24′ 27″ O (mapo)48.05666666666712.4075
Enfluejo al Inn ĉe Neuötting
- Koordinatoj 48° 15′ 13″ N, 12° 41′ 51″ O (mapo)48.25352777777812.697611111111
Geografio
Trairataj urboj Schnaitsee, Kienberg, Engelsberg, Tüssling, Altötting, Neuötting
Alfluantoj
- Dekstraj Hirschbach, Eschbach, Sickenbach
- Maldekstraj Stadlergraben, Fischbach
Mörnbach (Bavario)
Mörnbach (Bavario)
DEC
fonto
DEC
enfluejo
Mörnbach
Map
Mörnbach
vdr

Mörnbach [mernbaĥ], foje nomata Mörn, estas rivereto en suda Bavario (Germanio). Ĝi estas dekstra alfluanto de Inn.[3]

Mörnbach fontas proksime de Schnaitsee en distrikto Traunstein kaj fluas pli-malpli nord-orienten, inter Tüssling kaj Altötting orienten. Norde de Neuötting ĝi atingas la riveron Inn, sed pro akvobaraĵo ties nivelo estas tro alta por enflui. Mörnbach do devas turniĝi orienten kaj post 1,5 kilometroj povas enflui.

La registra numero (Gewässerkennzahl) de Mörnbach estas 18394. Per longo de iom pli ol 40 km ĝi apartenas al la 100 plej longaj riveroj en Bavario.[1]

Disbranĉiĝoj[redakti | redakti fonton]

Plurloke oni forkondukas akvon de Mörnbach por utiligi ĝin aliloke. En Tüssling maldekstren debranĉiĝas Teisinger Bach, kiu trafluas Teising kaj atingas la riveron Inn antaŭ Mörnbach. Poste dekstren forfluas akvo al Sickenbach, kiu en Altötting refluas al Mörnbach. En Altötting elfluas Mörnbach-kanalo.[4]

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo en 1489 knabo dronis en Mörnbach. Lia patrino metis lian korpon sur la altaron de la maria kapelo en Altötting kaj preĝis pri lia savo, kaj la knabo reviviĝis. Tiu miraklo fondis la reputacion de Altötting kiel pilgrimejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bäche und Flüsse in Bayern (PDF). Bayerisches Landesamt für Umwelt. Arkivita el la originalo je 2016-07-05. Alirita 2015-04-15.
  2. Grundlagendaten Fließgewässer Bayern. Bayerisches Landesamt für Umwelt. Alirita 2015-04-15.
  3. Albrecht Greule. (2014) Deutsches Gewässernamenbuch: Etymologie der Gewässernamen und der zugehörigen Gebiets-, Siedlungs- und Flurnamen (germane).
  4. Überschwemmungsgebietsermittlung HQ100 Mörnbach / Sickenbach (germane). aquasoli (2010-06-29). Alirita 2015-04-16., 2.3
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.