Manuel Fernandez Menendez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Fernandez Menendez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1888 (1888-11-30)
Morto 8-an de julio 1974 (1974-07-08) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Urugvajo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Manuel FERNANDEZ MENENDEZ (naskiĝis 1889, mortis la 8-an de julio 1974 en Montevideo) estis urugvaja instruisto, Honora Membro de UEA kaj honora prezidanto de Urugvaja Esperanto-Societo.

Menéndez apartenis al la pioniroj de la Movado en Urugvajo. Li estis instruisto, lernejestro kaj instruisto ("profesoro") en komerca altlernejo. En 1954, dum la Unesko-Konferenco en Montevideo, Menéndez estis unu el la iniciatintoj de la Universala Ekspozicio tie.

Menéndez estis aŭtoro de pluraj didaktikaj libroj hispanlingvaj. En la Internacian Lingvon li tradukis Ariel kaj Ferementario kaj aŭtoris La homo sur sia vojo. Kun Enrique Balech li verkis vortaron Esperanto-hispanan, kiu aperis en 1951 en Brazilo laŭ mentoreco de Ismael Gomes Braga.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1923: El problema del idioma internacional : conferencia dada en el Museo Pedagógico de Montevideo, el 1. de febrero de 1923 (1923)
  • 1947: El Esperanto en la opinión de escritores eminentes, hombres de ciencia e intelectuales de nota (1947)
  • 1949: El Esperanto en la opinión de hombres eminentes y diversos hechos: compilación y comentarios (1949)
  • 1949: Valor educativo del Esperanto (1949)
  • 1951: (kun Enrique Balech) Diccionario Esperanto-Español (1951)
  • 1965: El hombre en su camino: La homo en sia vojo (1965) Teksto hipana-esperanta.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri El hombre en su camino: La homo en sia vojo

Citaĵo
 Profesoro Manuel Fernández, fervora amiko de Hispanio, prezentas al ni libron, kie kuniĝas lia granda amo al esperanto kaj lia firma fido je la boneco de la homa koro.

Kun granda simpatio mi legis tiun libron, zorge planitan, prezentante ampleksan panoramon de la esperantista vivo en Urugvajo kaj pri la laboroj de la Unuiĝintaj Nacioj, al kiuj la libro estas dediĉita. Granda nombro da fotoj — fakte 130—, kelkaj el ili vere historiaj el esperantista vidpunkto, igas la libron duoble interesanta. La unua parto priskribas la gravan laboron de diversaj mond-organizaĵoj: ONU, UNESKO, UNICEF, La Homaj Rajtoj, la esperanto-movado estas tie pritraktitaj detale, kune kun mallongaj biografioj de diversaj eŭropaj kaj sudamerikaj elstaruloj en la kampo de scienco aŭ historio. Same interesa estas la dua parto, subtitolita «Esperanto Lernolibro», kie Profesoro Fernández donas lecionon pri modesteco —kaj lerteco samtempe-utiligante la «Ekzercaron» de Zamenhof por lernigi esperanton, kun helpo de abundaj klarignotoj en hispana lingvo. Multfoje mi demandis al mi, kial nuntempe neniu utilas la Zamenhofan Ekzercaron por la instruado de la lingvo. Tiu Ekzercaro estas mirinde simpla, kompleta kaj facile asimilebla al ĉiuj lingvoj. Estas ĝojige vidi kiel sagace Prof. Fernández kaptis tiun «perditan» valoron de la zamenhofa teksto kaj ĝin profitis por diskonigi esperanton inter hispan-parolantoj. Tria kaj lasta parto de la libro konsistas el mallonga antologio de hispanaj kaj sudamericanaj poemoj, kiuj aperas en ambaŭ lingvoj, hispane kaj esperante. La elekto estas bona kaj la tradukoj ankaŭ, kvankam kelkfoje la tradukinto tre libere interpretis la regulojn pri rimo kaj mezuro. Profesoro Fernández ne dubis meti en la libron kelkajn artikolojn el diversaj esperanto-revuoj, tre bone elektitajn, kiuj kontribuis plivalorigi la libron.

La volumo estas verkita dulingve; hispane kaj esperante. Kiel kontribuo al esperantista literaturo kaj al disvastigo de nia lingvo en hispan-parolantaj landoj, ĝi havas certe gravan rolon antaŭ si. 
— JES. Boletín n160 (mar 1967)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ariel

Citaĵo
 Ĝi estas unu el la ĉefaj urugvajoj verkoj, skribita en la hispana lingvo. Ĝi estas la unua kiu vere famigis la nonion de RODO en ĉiuj hispanlingvaj landoj.

Ne estas eble rakonti la verkon. Ĝi ne estas romono : ĉe la finiĝo de lerneja jaro, iu universitata profesoro kunigas, en sian studocambro, por adiaŭa kunveno, ĉiujn siajn lernintojn, kaj li alparolas ilin. Tiu parolado donas al la profesoro okazon esplori lo problemojn de la vivo laŭ iliaj plej diversaj flankoj kaj doni al la lernantoj taŭgajn konsilojn por ilia sinteno en la tuj venonta vivo. La profesoro esprimas siojn opiniojn pri temoj tiuspecaj, filozofaj kai praktikaj Li elverŝas riĉegan trezoron de abundego scio, kaj per egala sereneco li pritraktas la tempojn, la popolojn. La aŭtorojn kaj la verkojn plej diversajn, antikvajn kaj nuajn (tiel).

La tradukinto bedaŭrinde provis konservi en Esperanto la frazan konstruon kaj la dirmanieron de la hispana teksto. Pro lio mi opinias ke malmultaj estos la legantoj kiuj sukcesos legi lu tutan libron kun plezuro. 
— L. G .Belga esperantisto n306 (okt 1951)