Maria Majerczak

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Maria MAJERCZAK estas pola esperantisto kaj profesoro ĉe la Jagelona Universitato, diplomita pri latinida filologio kaj specialiĝinta pri teoria kaj aplikata lingvistiko, metodiko de instruado de fremdaj lingvoj kaj universitata formado de lingvoinstruistoj[1]. Ŝi ankaŭ estas lektorino de Esperanto ĉe la sama universitato kaj prezidanto de la pola sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Panteono, ĉe Edukado.net
  2. Personoj, ĉe ARKONES. Arkivita el la originalo je 2021-10-21. Alirita 2021-10-21.