Mario Biondi (kantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Biondi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1971 (1971-01-28) (53-jaraĝa)
en Katanio
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco Italio
Infanoj 9
Okupo
Okupo kantistokomponisto • voĉaktoro
TTT
Retejo http://www.mariobiondi.com
vdr

Mario BIONDI (naskiĝis kiel Mario Ranno en Katanio, la 28-an de januaro 1971) estas itala kantisto el Sicilio.

Filo de populara kantisto, dum sia junaĝo kantis en diversaj malgrandaj ĥoroj. Jarojn poste li akompanis Franco Califano, Peppino Di Capri, Fred Bongusto, Rosario Fiorello kaj aliajn en iliaj koncertaj turneoj. Post longa serio de tantiemoj kun italaj kaj internaciaj artistoj, kaj malgranda produktado de muzika disko, dum 2006 li sukcesis kun la albumo Scheme Records Handful of Soul. Lia profunda kaj varma voĉo memorigas la grandajn interpretistojn de soulo kaj ritmo kaj blusmuziko. En 2007, li publikigis duoblan diskon enhavanta realan materialon, titolitan I Love You More LIVE. En 2010 li publikigis koncertan albumon Yes You (vive) kaj sekvis tion en 2011 kun duobla KD-albumo Due. En 2013, Biondi publikigis novan albumon SUN kaj Mario Christmas. La 5an de majo 2015 Mario eldonis novan albumon: Beyond, kun kantoj kiel Love is a temple.