Saltu al enhavo

Melvin Calvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melvin Calvin
Nobel-premiito
Persona informo
Melvin Ellis Calvin
Naskonomo Melvin Ellis Calvin
Naskiĝo 8-an de aprilo 1911 (1911-04-08)
en Saint Paul
Morto 8-an de januaro 1997 (1997-01-08) (85-jaraĝa)
en Berkeley
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Minesoto
Miĉigana Teknologia Universitato
Universitato de Manĉestro
Central High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Genevieve Calvin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
biologo
universitata instruisto
biokemiisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biokemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Mihály Polányi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Melvin CALVIN (8-an de aprilo 1911, St. Paul, Minesoto, Usono - 8-an de januaro 1997 en Berkeley, Kalifornio) estis usona biokemiisto, kiu ricevis Nobel-premion pri kemio en 1961 pro klarigo de procesoj de la fotosintezo.

Li akiris doktoran titolon en 1935 en la Universitato de Minnesota, poste laboris du jarojn en Anglio, en la Universitato de Manchester kiel Rockefeller-stipendianto. Li laboris ekde 1937 en Berkeley, en la Kalifornia Universitato, kie en 1946 iĝis gvidanto de biokemia grupo de Lawrence Radiation Laboratory (radiesplora laboratorio). Li iĝis universitata instruisto en 1971.

Calvin komencis siajn esplorojn pri fotosintezo en mezo de la 1940-aj jaroj, per radiokarbona metodo (C14) pri la verda algo Chlorella. Li analizis, esploris diversajn kreskajn fazojn de la planto kaj identigis la etkvantajn radiokaktivajn kombinaĵojn (legu Kalvin-ciklo).

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1964.