Saltu al enhavo

Mercedes de Acosta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mercedes de Acosta
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1892 (1892-03-01)
en Nov-Jorko
Morto 9-an de majo 1968 (1968-05-09) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ricardo de Acosta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Aida de Acosta (en) Traduki kaj Rita de Acosta Lydig (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Isadora Duncan
Claire Charles-Roux (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
mododezajnisto
romanisto
scenaristo
aŭtobiografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mercedes DE ACOSTA (1a de marto, 1892[1] aŭ 1893 – 9a de majo, 1968) estis usona (de hispanfamilia deveno) poeto, dramaturgo kaj romanisto. De Acosta verkis preskaŭ dekduon da teatraĵoj, el kiuj nur kvar estis produktoritaj, kaj ŝi publikigis unu romanon kaj tri poemarojn.[2] Ŝi estis profesie sensukcesa sed ŝi famiĝis pro siaj multaj samseksaj rilatoj kun famulinoj de Brodvejo kaj de Holivudo kaj nombraj amikecoj kun elstaraj artistoj de tiu epoko.[3][4]

Arnold Genthe (1869–1942)/LOC agc.7a08461. Mercedes Hede de Acosta, post 1919.

Inter ŝiaj amaferoj enkalkuleblas tiuj kun Isadora Duncan, Greta Garbo, Marlene Dietrich, Tamara Karsavina, Pola Negri kaj multaj aliaj.

En la komenco de la 1930-aj jaroj de Acosta disvolvigis intereson en Hinduismon kaj estis kuraĝa sekvi la baratan mistikulon Meher Baba kiam li alvenis en Holivudon.[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • de Acosta, Mercedes (1960). Here Lies the Heart. New York, Reynal Press.
  • de Acosta, Mercedes (2016). Imposeída (46 poemoj). Eld. Jesus J. Barquet kaj Carlota Caulfield. Las Cruces, NM: La Mirada. ISBN 978-0-9911325-4-6.
  • de Acosta, Mercedes (2018). Imposeída. Dulingva eldono. Eld. Jesus J. Barquet kaj Carlota Caulfield. Madrid, Ediciones Torremozas ISBN 978-84-7839-763-1.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "SSDI". Alirita la 6an de junio 2019.
  2. "Women Who Paved the Way: Mercedes De Acosta". 17a de marto, 2017. Alirita la 6an de junio 2019.
  3. Vickers 1994.
  4. Schanke 2003.
  5. Schanke 2003, p. 120.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Schanke, Robert (2003). "That Furious Lesbian": The Story of Mercedes de Acosta. Southern Illinois University Press. ISBN 0-8093-2511-X.
  • Vickers, Hugo (1994). Loving Garbo: The Story of Greta, Cecil Beaton, and Mercedes de Acosta. New York, Random House. ISBN 978-0-679-41301-1.