Mihály Szendrey
Mihály Szendrey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1902 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 5-an de marto 1989 (86-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Mihály Szendrey (pli aĝa) |
Patrino | Boriska Lontai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
SZENDREY Mihály [pr. sendrei mihAj] estis rumanuja hungara aktoro naskiĝinta Pozono la 11-an de septembro 1902 kaj mortinta en Kluĵo la 5-an de marto 1989. Li estis la filo de Mihály Szendrey kaj de primadono Boriska Lontai.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Mihály Szendrey debutis en la trupo de sia patro, poste li daŭrigis en Târgu Mureş kaj en Teatro Thália de Kluĵo. Inter 1940 kaj 1945 li estis oficisto. Ekde 1945 ĝis 1965 li estis aktoro de la teatro Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo.
Apartenis al trupo de Szendrey ekzemple Károly Ferenczy (aktoro) kaj Olly Pálffy.
Roloj[redakti | redakti fonton]
- Fritz (Jacobi V.: Leányvásár);
- Miska (Farkas I.: Nótás kapitány);
- Pologij tisztviselő (Gorkij: Ellenségek);
- Octavio (Vega: A kertész kutyája).