Saltu al enhavo

Mike Pompeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mike Pompeo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1963 (1963-12-30) (60-jaraĝa)
en Orange
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater West Point - bakalaŭro de scienco (–1986)
jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro (–1994)
Los Amigos High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Mike Pompeo
Familio
Edz(in)o Susan Pompeo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
oficiro
komerca estro
entreprenisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.whitehouse.gov/people/mike-pompeo/
vdr

Michael Richard Pompeo (naskiĝis la 30-an de decembro 1963) estas usona politikisto kaj advokato, kiu ekde aprilo 2018 funkcias kiel la 70-a usona Sekretario de Ŝtato, do la usona ministro pri eksteraj aferoj. Li estas iama oficiro de la Usona Armeo kaj estro de la Centra Inform-Agentejo de januaro 2017 ĝis aprilo 2018.

Pompeo estis membro de la Usona Domo de Reprezentantoj de 2011 ĝis 2017, reprezentante la 4-an kongresan distrikton de Kansaso. Pompeo estas membro de la teo-partio en la Respublikana Partio.

La usona prezidanto Donald Trump nomumis Pompeon kiel ŝtatsekretario en marto 2018, post maldungo de la antaŭa postenulo Rex Tillerson.