La Minareto de Ĝam troviĝas en valo de la rivero Hari Rud, en la provinco Gor de Afganio. La minareto estas 65 m alta kaj ĉirkaŭas ĝin montoj atingantaj preskaŭ 2400 m. La minareto estas plene konstruita el bakitaj brikoj.
La minareto estis konstruita verŝajne en la 12-a jarcento, sed pli poste ĝi estis por longaj jarcentoj forgesita kaj nur en la jaro 1886 remalkovris ĝin s-ro Thomas Holdich. Ekde la jaro 2002 la minareto estas parto de listo de monda heredaĵo de Unesko kaj ĝi fariĝis tiel la unua afgana memorigaĵo enskribita en tiu ĉi listo.