Modesto Eugenio Carolfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modesto Eugenio Carolfi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1884 (1884-08-05)
en San Giorgio Piacentino
Morto 1-an de julio 1958 (1958-07-01) (73-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Modesto Eugenio CAROLFI [karolfi] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1884 en San Giorgio Piacentino — mortis la 1-an de julio 1958 en Bolonjo[1]) estis itala Esperanto-pioniro kaj franciskana[2] pastro.

Li estis esperantisto de 1912, tre multe laboris por Esperanto kaj gvidis centojn da Esperanto-kursoj. La 12-an de januaro 1913 li fondis Esperanto-grupon en Rimini.[1] Ĝis 1920 li estis prezidanto de Itala Esperantista Federacio. En 1920 li fondis en Bolonjo UECI, la italan sekcion de IKUE.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Mallonga biografio de Sankta Francisko el Asizo

Citaĵo
 Tiu resuma sed malgraŭ tio tre detala vivpriskribo pri unu el la plej elstaran taj figuroj de la katolika religio, sendube tre multe plaĉos al niaj kredantaj samideanoj. La traduko estas majstre farita. 
— Belga esperantisto n111-112 (maj-jun 1924)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Angelo Rainero. La Virgulino de la Malriĉuloj.Eld. «La Madonna dei Poveri», Milano, Italujo, 1955(?)
Citaĵo
 Jen interesa raporto pri la ok aperoj de la Sankta Virgulino al la knabino Mariette Deco ĉe la belga vilaĝo Banneux en 1933.

En treege bona, klara kaj nepeza stilo, Pastro Carolfi tradukis la faman originalan verko de Pastro Raniero en itala lingvo. Mi legis seninterrompe en unu sola fojo la tutan broŝuron, tiel ĝi estis interesa por mi! La temo estas la konsolaj kaj amaj vortoj de la Sankta Virgulino, la historio de la ok aperoj kaj la posta disvastigado de la adoro al la Sankta Virgulino de Banneux, nomita laŭ siaj propraj vortoj la Virgulino de la Malriĉuloj, nomo sen precedenco en la histori de la nomoj de la Sankta Virgulino. La apero en Banneŭ ŝajnas estia anoncita en Lourdes; « Post 75 jaroj mi denove

aperos ĉe la franca landlimo » (1858-1933). Pri tio la Episkopo de Lourdes, Mons. Théas, diris: « La Virgulino foriris de Lourdes kaj venis al Banneux por konsoli la malsanulojn, dolĉigi la suferojn, helpi ĉiujn bezonojn kaj mizerojn». 
— José Guzmán. Boletín n076 (apr 1955)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carolfi, Modesto Eugenio, en: Enciklopedio de Esperanto.
  • Padre Modesto Eugenio Carolfi minore francescano pioniere dell'esperanto, 1884-1958. Commemorazione tenuta a Milano il 16 novembre 1958. Milano: Unione esperantisti cattolici italiani, proksimume 1960. (itale)