Monda Ŝaka Ĉampionumo 1935

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Ŝaka Ĉampionumo 1935 estis ludita inter mondĉampiono Aleksandro Aleĥin kaj la defianto Max Euwe en pluraj urboj de Nederlando inter la 3-an de oktobro kaj la 16-an de decembro 1935. Euwe venkis per 9 venkoj kaj 15½ poentoj post 30 ludoj.

La matĉo[redakti | redakti fonton]

La unua ludanto kiu venku en ses ŝakludoj kaj akumulu pli ol 15 poentojn estus ĉampiono.

Monda Ŝaka Ĉampionumo matĉo 1935
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 Venkoj Poentoj
Aleksandro Aleĥin  Francio 1 0 1 1 ½ ½ 1 0 1 0 ½ 0 ½ 0 ½ 1 ½ ½ 1 0 0 ½ ½ ½ 0 0 1 ½ ½ ½ 8 14½
Max Euwe  Nederlando 0 1 0 0 ½ ½ 0 1 0 1 ½ 1 ½ 1 ½ 0 ½ ½ 0 1 1 ½ ½ ½ 1 1 0 ½ ½ ½ 9 15½