Murfatlar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murfatlar
urbeto en Rumanio • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
hist. regiono Dobroĝo
Poŝtkodo 905100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 173  (2021) [+]
Loĝdenso 132 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 10′ N, 28° 24′ O (mapo)44.17361111111128.408333333333Koordinatoj: 44° 10′ N, 28° 24′ O (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 69,25 km² (6 925 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Murfatlar (Rumanio)
Murfatlar (Rumanio)
DEC
Murfatlar
Murfatlar
Situo de Murfatlar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murfatlar [+]
vdr

Murfatlar (Basarabi inter 1924-1965 kaj 1980-2007) estas urbo en la sudorienta Rumanio, en la distrikto Constanța, 20 km de Konstanco. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 9 173 loĝantoj sur areo de 69,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km²; en 2002, ĝi havis 10 857 loĝantojn. Murfatlar estas haveno ĉe la kanalo Danubo-Nigra maro.

La urbon ĉirkaŭas montetoj, kiujn oni plantigis per vitoj en la 1900-aj jaroj. Tie funkcias la plej granda vinfarejo kaj maturiga kelo, kiu havas kvin etaĝojn, tri subterajn kaj du surterajn.

Inter la kalkoŝtonaj montetoj ĉe la urborando troviĝas la Fântânița-kampo, kiu estas protektita areo, plantorezevejo sur 66 hektaroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la kavernoj de Basarabi

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]