Nĝi (Rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nĝi
rivero
Bazaj informoj
Longeco 238 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 725 m
- Koordinatoj 7° 20′ 0″ N, 21° 31′ 0″ O (mapo)7.333333333333321.516666666667
- Loko Rivero Kotto
- Alteco 567 m
- Koordinatoj 6° 48′ 0″ N, 22° 16′ 0″ O (mapo)6.822.266666666667
Geografio
Landoj Centr-Afrika Respubliko
Map
Nĝi
vdr

La rivero Nĝi (ankaŭ Ndji, Ndgii, Dji, Kpéo) estas rivero de la Centr-Afrika Respubliko. Ĝi estas maldekstra enflurivero de la Rivero Kotto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Nĝi rivero longas je 238 kilometroj. Ĝi fluas oriente de la grejsa altebenaĵo Pata kaj flankas ĝian orientan eskarpon antaŭ ol la rivero transiras ĝin. Ĝia fonto estas ĉe 7° 20′ 0″ N 21° 31′ 0″ O / 7.33333 °N, 21.51667 °O / 7.33333; 21.51667 (mapo) kie la alteco estas 725 metroj. Ĝi malsupreniras je 158 metroj ĝis la Rivero Kotto ĉe 6° 48′ 0″ N 22° 16′ 0″ O / 6.80000 °N, 22.26667 °O / 6.80000; 22.26667 (mapo) kie la alteco estas 567 metroj.[1]

La belga esploristo Léon Hanolet vojaĝis laŭ la valo de la rivero Bali (Mbali) kaj la supra Rivero Kotto je 1894, sekvante la vojon de la arabaj karavanoj.[2] Ties vojaĝo atingis Dabagon ĉe 6° 58′ 0″ N 23° 10′ 0″ O / 6.96667 °N, 23.16667 °O / 6.96667; 23.16667 (mapo) apud la Rivero Nĝi. Tiu priskribis ke la tereno estas plata, kaj tiu foje piediris ses horojn sen transiri rivereton.[3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La rivero estas hejmo de la subspeco Syncerus caffer aequinoctialis de la afrika bubalo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boulvert 1987, p. 30.
  2. Boulvert 2019, p. 178.
  3. Boulvert 2019, p. 181.
  4. Smitz et al. 2013.