Nigra Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigra Ateno (kompleta nomo: Black Athena: The Afroasiatic Roots of Classical Civilization) estas trivoluma verko de la brita historiisto Martin Bernal kiu kaŭzis unu el la plej grandaj polemikoj en la medio pri studoj de la Antikva epoko. La tezoj kiujn Bernal defendas povas resumiĝi tiel:

  • En la komencoj de la helena civilizo (kaj sekve, okcidenta), ekzistis decidigaj kontribuoj de la egipta kaj fenica civilizoj. Tiuj ĉi kontribuoj videblas en la rakontoj kaj mitoj de la antikvaj grekoj rilate iliajn proprajn originojn. Bernal ankaŭ asertas, kaj disvastigas en posta volumo, ke ekzistas arkeologiaj kaj lingvistikaj pruvaĵoj pri tio ĉi.
  • En la Antikvo la penso ke la grekoj prenis multajn el siaj scioj de la egiptoj kaj fenicoj estis ĝenerala. Tion ĉi Bernal nomas antikva modelo.
  • La antikva modelo estis amplekse akceptita de la erudiciuloj ĝis fino de la 18-a jarcento kaj komenco de la 19-a jarcento, kiam ĝi estis objekto de mulnombraj atakoj de la akademiuloj, kaj estis anstataŭita de alia modelo, kiun Bernal nomas la arja modelo, kiu postulas ekskluzivan hindeŭropan devenon de la greka civilizo. Tiu ĉi anstataŭo koincidis kun diversaj historigrafiaj teorioj rasismaj kiuj estiĝis tiuepoke kaj kiuj atingis sian apogeon en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento. Bernal distingas inter la radikala arja modelo, kiu neas ajnan kontribuon el la antaŭe menciitaj civilizoj, kaj la modera arja modelo, kiu akceptas kelkajn malpli gravajn kontribuojn de la fenicoj, kvankam ĝi ne akceptas la egiptajn.
  • Estas proponata la reviziita antikva modelo, kadro por la studo de la historio de antikva Grekio en kiu estas akceptata la afrik-azia influo en la originoj de la greka civilizo, inkluzive per eblaj koloniigoj.

Tiu ĉi tezo kreis konsiderindan polemikon en la akademia mondo, speciale en Usono pro la debatoj pri multkulturismo en tiu lando. La tezoj de la aŭtoro estis defenditaj de la subtenantoj de la afrikcentrismo, sed la plejmulto el la historiistoj kaj intelektuloj ĉikampaj ne akceptas la tezojn de Bernal onidire pro manko de metodologioj kaj pluraj nekonsistaĵoj, kvankam kelkaj akceptis ke la influo afrikazia sur la arkaikan Grekion estas pli granda ol tiu supozita.