Olănești (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Olănești
Olănești
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Vâlcea
Longeco 41 km[1]
Averaĝa trafluo 3,45 m³/s [2]
Fluo
Fonto ĉe la monto Gerea
- Alteco super marnivelo 1 820 m[2]
Enfluejo Olt, en Râmnicu Vâlcea
- Alteco 226 m[2]
- Koordinatoj 45° 5′ 49″ N, 24° 22′ 43″ O (mapo)45.09694444444424.378611111111
Altecodiferenco 1 594 m
Geografio
Trairataj urboj Băile Olănești, Păușești-Măglași, Vlădești, Râmnicu Vâlcea
Alfluantoj
- Dekstraj Izvoarele, Cheia
- Maldekstraj Stoia, Câinele, Comanca
vdr

Olănești [oləneŝtj] estas rivero en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas ĉe la monto Gerea kaj atingas Olt-on en la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea.

Venante el montaro la rivero atingas la urbon Băile Olănești kaj trafluas la vilaĝojn Livadia kaj Olănești, kiuj apartenas al la urbo. Poste ĝi trairas la komunumojn Păușești-Măglași kaj Vlădești kaj atingas Râmnicu Vâlcea, kie ĝi trairas sub la nacia vojo DN64 kaj la fervojo kaj enfluas en Olt-on.

La komunumoj Păușești-Măglași kaj Vlădești estas relative dense loĝataj, kun pli ol 100/km²; tio estas multe pli ol en la urbo Băile Olănești, kiu administras vastan montaran terenon.

Inter Livadia kaj Râmnicu Vâlcea la nacia vojo DN64A sekvas la valon de la rivero je 19 kilometroj. La vojo komenciĝas en Livadea; pli supre, kie la rivera valo iĝas mallarĝa kaj estas malmulte loĝata, ekzistas nur vojeto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SGA Vâlcea (rumane). Administrația Naționala Apele Române. Arkivita el la originalo je 2016-03-31. Alirita 2015-06-26.
  2. 2,0 2,1 2,2 Bazinul hidrografic Olănești (rumane) (PDF). Alirita 2015-06-26.