Oliveira do Hospital

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliveira do Hospital
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 855  (2011) [+]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 7° 52′ U (mapo)40.366666666667-7.8666666666667Koordinatoj: 40° 22′ N, 7° 52′ U (mapo) [+]
Areo 234,52 km² (23 452 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Oliveira do Hospital (Portugalio)
Oliveira do Hospital (Portugalio)
DEC
Oliveira do Hospital
Oliveira do Hospital
Situo de Oliveira do Hospital

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oliveira do Hospital [+]
vdr

Oliveira do Hospital estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 7 500 enloĝantoj.

Oliveira do Hospital estas sidejo de municipo Oliveira do Hospital kun 234,52 km² kaj 19 331 enloĝantoj (2018), subdividita en dek ses fregezioj. La municipo limas norde kun Nelas, oriente kun Seia, sude kun Arganil, okcidente kun Tábua kaj nordokcidente kun Carregal do Sal. La areo estas trapasata de kelkaj riveroj, kaj ĉefe Alva kaj Alvôco.

La loknomo Oliveira do Hospital signifas Olivarbaron de la Hospitalo alude al la Militordeno de la Hospitalo, kiu posedis la areon en la Mezepoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata ekde la prahistorio, kion atestas megalitaj restaĵoj (ĉefe en Bobadela, Ervedal da Beira kaj Seixo da Beira). En la 1970-aj jaroj oni malkovris tion pri kio jam delonge oni suspektis: ankaŭ romianoj koloniigis la zonon, pro kio atestas la romia amfiteatro de Bobadela.

Ankaŭ dum la epoko de Al-Andalus estis loĝado en la municipo, pro kio atestas preĝejo de mozaraboj en Lourosa. La Ordeno de la Hospitalo de Sankta Johano de Jerusalemo, de Rodoso kaj de Malto, aŭ pli simple Ordeno de Malto, havis gravajn posedaĵojn ene de la municipo, kaj tial estas la Kruco de Malto en la municipa blazono, super du branĉetoj de olivarbo kaj inter du vinbergrapoloj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Oliveira do Hospital.

Oliveira do Hospital estas subdividita en la jenaj dek ses fregezioj:

  • Aldeia das Dez
  • Alvoco das Várzeas
  • Avô
  • Bobadela
  • Ervedal e Vila Franca da Beira
  • Lagares da Beira
  • Lagos da Beira e Lajeosa
  • Lourosa
  • Meruge
  • Nogueira do Cravo
  • Oliveira do Hospital e São Paio de Gramaços
  • Penalva de Alva e São Sebastião da Feira
  • Santa Ovaia e Vila Pouca da Beira
  • São Gião
  • Seixo da Beira
  • Travanca de Lagos

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanktejo de Nossa Senhora das Preces
  • Kastelo de Avô
  • Pilorioj de Avô, de Bobadela, de Lourosa, de Nogueira do Cravo, de Oliveira do Hospital, de Penalva de Alva kaj de Seixo da Beira
  • Preĝejo de São Pedro de Lourosa
  • Domo Casa do Penedo
  • Kapelo dos Ferreiros, ĉe la preĝejo de Oliveira do Hospital
  • Preĝejo de São Gião
  • Konvento de Desagravo do Santíssimo Sacramento
  • Municipa Muzeo Dro. António Simões Saraiva
  • Romia Amfiteatro de Bobadela.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]