Otýlie Vranská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otýlie Vranská
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1911 (1911-03-09)
en Brezno nad Hronom
Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de septembro 1933 (1933-09-01) (22-jaraĝa)
en Prago
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo prostituito
vdr

Otýlie (aŭ Otilie) Vranská (la 9-a de marto 1911 Brezno nad Hronom[1] – la 1-a de septembro 1933 Prago) estis slovaka prostituitino vivanta en Prago,[2] kiu fariĝis viktimo de brutala murdo. Ŝia kvadratigita korpo estis sendita en du kofroj per trajnoj ĝis Bratislavo kaj ĝis Jasinja en Karpata Rutenio. Tiu ĉi krimo estas konsiderata kiel la plej konata neklarigita murdo en la historio de la ĉeĥoslovaka kriminalistiko.[3] En la jaro 2023 direktoro de Muzeo de Polico de Ĉeĥa respubliko Radek Galaš notis, ke laŭ konkludoj de esplorado de lia teamo ŝiaj murdistoj estis al okdek procentoj rotestro de infanteria regimento Josef Pěkný kaj lia amantino, ankaŭ prostituitino, Antonie Koklesová, dum kio la krimo okazis en afekto pro ekzistada situacio de Pěkný.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis la 9-an de marto 1911 en la slovaka urbo Brezno nad Hronom. Ŝiaj gepatroj havis sume 5 infanojn – 4 filinojn kaj filon. La patro balais stratojn kaj la familio vivis en daŭra financa angoro. Otýlie pasigis pro ŝteloj 3 jarojn en plibonigejo. Jam en sia 11-a aĝo ŝi forkuris el la hejmo. En la 18-a jaroj ŝi estis punita pro vagabondo. Ian tempon ŝi restadis en Žilina. Ŝi asertis pri si, ke ŝi estas kelnerino sen okupo. En marto de 1933 ŝi forveturis en Pragon por pli bona vivo. Sed ŝi eltenis en neniu deĵoro longan tempon kaj ŝi komencis kromperlabori per prostituado. Sed verŝajne ne temis pri la prostituo klasika, prefere ŝi proponis seksajn servojn por loĝigo, manĝo, elspezoj en restoracio ks. Eblas, ke ŝi provis interkonatiĝi kun bone sekurigita viro, kiu proponus al ŝi geedziĝon. La ceteraj prostituitinoj malestimis ŝin kaj priskribis ŝin kiel naiva "vilaĝa bovido". Ŝi estis konata sub kromnomo "slovakanino".

Eventoj antaŭ la murdo[redakti | redakti fonton]

La 31-an de aŭgusto 1933 Vranská manĝis ĉe sia loĝigistino. Ŝi menciis, ke ĉirkaŭ la 2-a horo ŝi havas kunvenon kun iu rotestro, kiu promesis geedziĝon kun ŝi kaj okupon en soldata lavmaŝinejo. La loĝigistino riproĉis al ŝi, ke ŝi ŝuldas lupagon, kaj avertis ŝin, por ke ŝi ne revenu post noktomezo. Pli poste Vranská moviĝis tra la urbo akompanata de sia eksa kunloĝantino Velingerová. En pasejo Koruna ĉirkaŭ la oka ili renkontiĝis kun rotestro Josef Pěkný. Sed al tiu faris kompanion nova kunulino, prostituitino Antonie Koklesová, kiun Vranská konis jam de Žilina. Laŭ Velingerová okazis interkverelo, post kiu Pěkný, Koklesová kaj Vranská komune transŝoviĝis en restoracion U Kupců. Tie Vranská manĝis kaj drinkis kelke da bieroj. Ŝi plendis, ke ŝi ne povas iri tiel malfrue hejmen, ĉar la loĝigistino koleriĝus. Koklesová proponis al ŝi la propran loĝejon, sed Vranská rifuzis. Ŝi sciigis al ili sian intencon tranokti ĉe kelnero el kafejo Rokoko. Sed tiu laboris kaj plie pli poste li diris, ke li ne koniĝis kun Vranská tiel bone, por ke li lasu ŝin ĉe si. El la restoracio la triopo foriris al Placo de Karolo, kie ĉirkaŭ la dekunua Vranská forkonektiĝis. Koklesová kun Pěkný foriris en lian loĝejon, kie ili retenis sin ĝis mateno. Vranská transŝoviĝis en kafejon U politické mrtvoly, kien ŝi venis kun okulfrapa junulo kun buklaj blondaj haroj. Lia identeco estis neniam konstatita. Tiu mendis al ŝi maskatan vinon kaj pomon, kiu pli poste helpis dum difino de la tempo de morto. Lastfoje ŝi estis vidita en restoracio U Šmelhauzů en strato Melantrichova ulice proksimume horon post la noktomezo. Ŝi rigardetis en dancĉambregon, kvazaŭ ŝi serĉus iun, sed internen ŝi ne eliris kaj nekonate kiel kaj kiam ŝi forlasis la restoracion.

La trovo de korpo kaj indentigo de la viktimo[redakti | redakti fonton]

Brunan pli malnovan kofron ĉirkaŭligita per ŝnuregoj malkovris okupito de fervojoj la 2-an de septembro 1933 en persona trajno el Prago en fervoja stacio en Bratislavo.[5] Ĝi enhavis virinan kapon kaj subajn ekstremaĵojn pakumitaj en dormejan litaĵon. Similan kofron kun virina korpo ili malkovris la saman tagon en vagono, kiu estis malkonektita en Košice. La korprestaĵoj de nekonata virino estis post unua priserĉado kaj sekco forsenditaj en lutitaj ujoj ĝis Prago, kiu estis difinta kiel loko, kie la kofroj estis envagonigitaj la antaŭan tagon. Pli poste anoncis sin studento, kiu vojaĝis en kupeo, en kiu oni malkovris unu el la kofroj. Tiu priskribis pli malhelan pli dikan viron, kiu alportis la kofron en la kupeon kaj tuj li elvagoniĝis. La diferencajn priskribojn de tiu ĉi viro donis ankaŭ pluaj atestantoj, sed lia identeco ne estis konstatita. La kofroj estis enmetitaj en la trajnojn la 1-an de septembro vespere en stacidomoj Masarykovo kaj Wilsonovo nádraží en Prago. Krom la partoj de korpo ili enhavis kelke da ĵurnalaj presaĵoj de diversa dato, sinjoran subveston, virinan subveston, lavspongon kaj netradiciajn litaĵojn kun brodita litero "K" resp. "K 1". La polico bedaŭrinde ne faris sekurigo de repremo de fingroj el ambaŭ ofroj kaj objektoj en ili. Tiuj sume pezis pli ol 70 kilogramojn. Tial estis verŝajne, ke por ilia transporto en la stacidomon la kriminto uzis iun transportan rimedon.

La ĝis nun neidentigita korpo estis plene lavita, kombita kaj fotita. La fotografioj estis publikigitaj en presaro kun apelo por eventualaj atestintoj. La kazo de nekonatino el kofro vekis grandan atentemon. La fotografioj de viktimo, la kofroj kaj la objektoj el ili estis ekspoziciitaj en montrofenestro de polica stacio en strato Bartolomějská ulice, kie trargardis ilin granda kvanto de homoj. La 6-an de septembro la korprestaĵojn pozitive identigis fratinoj de Vranská. Unu el ili ekkonis ŝin el la fotografioj jam antaŭe, sed ŝi estis de Velingerová certigita pri tio, ke ŝi parolis kun Otýlie ankoraŭ post la trovo de korpo. Kvankam eĉ ŝia patrino alveturis Pragon, la korpo ne estis montrita al ŝi, ĉar la identigo ne plu estis bezonata. Pri la kazo intense informis tiama presaro, kiu ne evitis al certa senzaciavidemo kaj ĝi prezentis al la publiko kelkajn misgvidajn informojn. La polico jam dum la unua tago ricevis preskaŭ 700 leterojn rilataj al la kazo. Sed ĉiuj informoj montriĝis kiel senbazaj aŭ motivigitaj pro intenco damaĝigi iun.

Rezultoj de esplorado[redakti | redakti fonton]

Sekco de la korpo malkovris sur la kapo du batojn kaŭzitaj pli per hakileto por viando. Unu bato estis duobligita, la atakinto do trafis dufoje en la saman lokon. Tiu ĉi bato penetris 6 cm profunden en la cerbon kaj verŝajne ĝi kaŭzis senkonscion. Poste okazis apartigo de la kapo per du fortaj tranĉoj per tranĉilo, kiu estis farita ankoraŭ dumvive, pri kio atestis granda kvanto de enspirita sango. La murdisto post la morto donis al la viktimo ankoraŭ 7 pikbatojn en la maldekstran mamon. Tri el la batoj penetris en la pulmon. Poste en la ingvenoj li apartigis krurojn. Li ankoraŭ tranĉetis en genuoj, por ke ili estis en la kofro kurbigeblaj. La korpo estis lavita kaj oni trovis sur ĝi kokosajn fibrojn devenantaj verŝajne el mato, kiun oni tiam uzis en banĉambroj. Tio atestis pri faro de la krimo en hejma medio. La loĝejoj kun propra banĉambro tiutempe ne estis tro kutimaj. En la stomako estis trovitaj nedigustitaj restaĵoj de pomo. En la devena sekca raporto estis notita certa grado de fakeco dum la apartigado de ekstremaĵoj. La konkludoj de la devena esplorado estis pli poste dubigitaj.[6]

Surbaze de la nedigustitaj restaĵoj de pomo, kiun laŭ atestintoj Vranská manĝis ĉirkaŭ la noktomezo U politické mrtvoly, oni supozis, ke ŝi devis morti la 1-an de septembro inter la 1-a kaj la 3-a horo matene. Kvankam la personaro de entrepreno U politické mrtvoly konis laŭvide la suspektindan blondulon, ili kapablis al lia persono indiki nenion pli proksiman. Rotestro Pěkný ne anonciĝis en la polico kaj li devis esti esplorserĉita. Li neis la proponon al geedziĝo kaj eĉ la interkverelon kun Vranská. Kun Antonie Koklesová ili reciproke konfirmis alibion.[7] Tiun havis ankaŭ kelnero el kafejo Rokoko. Riparisto de kofroj kun strangaj anglaj seruroj spite al ripetitaj apeloj ne anonciĝis.

Leteroj de Fantomo de strato[redakti | redakti fonton]

Ĝis novembro de 1933 iradis en redakcion de tagĵurnalo Polední list leteroj havigitaj per stampo "Fantomo de strato" kaj subskribitaj de nomo Karel Wodowary aŭ Karel X.Y. La onidira murdisto agnoskis sin en ili, ke la 1-an de septembro renkontiĝis kun Vranskán hazarde en strato Perlová ulice kaj post mallonga nedevigita interparolo li proponis al ŝi, por ke ili iru en lian loĝejon. Sed tie ŝi diris pri la mono por seksumado, do li konsciiĝis, ke tio estas prostituino. Ĉar en la pasinteco unu tia vundis lin, li drogis Vranská, senkonsciigis ŝin kaj ŝian korpon li distranĉis laŭ bildeto de homa skeleto. Li forveturigis la kofrojn sur durada veturileto en la stacidomon. La informo pri la profesio de Vranská ne estis tiutempe konata al la publiko. La fantomo ankaŭ konfesis al plua nesolvita praga murdo de prostituino Janotová. Li menciis ankaŭ, ke li volas daŭrigi en la murdado eĉ en estonteco. Li priskribis sin kiel riĉa heredanto kaj homo tre vojaĝ-spertinta. Onidire li murdis pro sia ĝuado. En unu el la leteroj li indikis, ke ne amuzas lin vivi, kaj li krimos memmortigon.[8] La ekspertoj taksis, ke la skribinto estas eble kvardejara viro de bona inteligenteco kun pli alta ol baza klereco. Malgraŭ tio ke la skribinto alportis kelkajn leterojn en redakcion Polední list persone, li estis neniam kaptita. Sed la fantomo de strato verŝajne ne estis vera murdisto. Li sole ripetis en siaj leteroj la informojn el la presaro. La indikoj, kiujn li indikis al sia persono, sonas neverinde. Li asertis ekzemple, ke li priregas la anglan, ĉar li agadis kelke da jaroj en fremdula legio. Sed oni parolis en ĝi france.[6]

Seria murdisto de prostituitinoj[redakti | redakti fonton]

La murdo de Vranská estis ensumigita en nesolvitan serion de murdoj de pragaj virinoj el la jaroj 1926–1938. Temis pri Vranská, Kočová, Petrová, Janotová, Burgrová, Zemancová kaj Kindlová. Krom Burgrová kaj Zemancová temis pri prostituitinoj. Plimulto de ili estis sufikita, en tri kazoj okazis ĉe la viktimoj al apartigo de kapo, sed ankaŭ al uzo de korodaĵo pro malfaciligo de identigo. La aparta koincido estis ankaŭ la nacieco de la murditoj. Kvin el ili devenis el Slovakio. En presaro oni spekulaciis pri tio, ke la kriminto murdas en regula pojara intervalo. Oni neniam sukcesis klarigi tiujn ĉi murdojn kaj ankaŭ neniam plene konfirmiĝis, ke unu persono havas ilin je konscio.[8]

Plua evoluo de la kazo[redakti | redakti fonton]

La esploristoj sukcesis sekurigi neniajn pluajn spurojn. Ĉiujn iniciatojn de la publiko estis necese verkontroli, kio tre bremsigis la esploradon. Dum pluaj dekjaroj aperis granda kvanto de diversaj teorioj, sed eĉ ne unu heplis la kazon sukcese solvi. Leteroj kun nomoj de supozitaj krimintoj venadis ĝis la jaro 1966. Sume estis da ili pli ol 5000. Unu el akuzitoj fariĝis eĉ amiko de prezidento Masaryk MUDr. Arnold Jirásek. La kazo estas ĝis hodiaŭ menciata en konekso kujn kia ajn murdo ensumiganta defenziva kvadratigo, do distranĉo de viktimo pro la celo de forigo de korpo. La murdo de Otýlie Vranská fariĝis la plej konata "monumento" de la ĉeĥoslovaka kriminalistiko.

Esplorado de Muzeo de Polico de Ĉeĥa respublko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2017 Radek Galaš, la direktoro de Muzeo de Polico de Ĉeĥa respubliko anoncis, ke li havas je dispono modelon de haroj de nekonata persono, kiun oni trovis dum la sekco en la mano kaj sur brako de la murdita Vranská. Tiu povis esti uzita al komparo de DNA kun modeloj de idoj de la devenaj suspektitoj.[9][10] Laboruloj de la muzeo luigis neintersiĝintan fakulon, ĉar ili mem falis sub Ministerion de enlando, sed tiu ĉi aktiveco ne estis konsisto de oficiala esplorado. La analizo estis finita en la jaro 2020, sed ĝis rezultoj ne estis publikitaj tuj.[11] En la jaro 2023 Galaš anoncis, ke studinte la materialojn metitaj en la muzeo (temis pri dokumentoj el la devena esplorado kaj faktan parton de la dokumantaro) lia teamo surbaze de nerektaj pruvoj kreantaj tutigitan ĉenon sukcesis malkovri la kriminton de tiu ĉi krimo. Li anoncis siajn intencojn en preskonferenco la 21-an de septembro. Kun la certeco taksita je 80 % li indikis, ke la murdisto de Otýlie Vranská estis rotestro Josef Pěkný. Ĉu ĉeestis dum la murdo ankaŭ Antonie Koklesová, oni ne eblis konfirmi, sed Galaš markis tion kiel tre verŝajna. Tiu ĉi esplorado, krom alia, pruvis, ke:

  • La haroj el la kofro apartenis nek al la viktimo, al Pěkný eĉ ne al Koklesová. Kiel la unua estis kontaktita la filino de Josef Pěkný. Ŝi rifuzis la kunlaboron, ĉar ŝi senescepte kredis al nekulpo de la patro. Ŝia modelo fine ne estis bezonata, ĉar konfirmiĝis, ke la haroj apartenis al virino. La analizo de DNA konfirmis kongruon eĉ ne kun Vranská, eĉ ne kun nepo de Antonie Koklesová. Povis do temi pri nura kontamino.[12]
  • Ekzistis du diversaj raportoj pri la sekco. La devenan protokolon ellaboris profesoro František Hájek kaj ĝi diferenciĝis de la raporto difinita por bezonoj de la esplorado, kiu estis en konekso kun tiu ĉi kazo plimulte citita. Laŭ la sekcoprotokolo Otýlie Vranská ne mortis pro la sekvoj de la vundo de kapo. La kaŭzo de la morto estis elsangado el tranĉvundo sur la kolo. Tiu estis donita fare de la kriminto staranta malantaŭ ŝi post klinigo de la kapo de viktimo kaj nome tre lerte. La kriminto havis plej prefere kun tia ĉi faro lertojn aŭ ĝi estis konsisto de lia ekzerco.
  • La vundoj sur la kapo estis kaŭzitaj en la momento, kiam Vranská kuŝis sur la tero, kaj ili montris nur minimuman vitalan reagon. Temis tiel plej prefere pri nuraj batoj el certeco. Ili ne devis esti kaŭzitaj nur per hakileto por viando, sed ekzemple eĉ per hakilo aŭ soldata sabro.
  • La vundoj en la brusto estiĝis kiel la lastaj, ili ne estis profundaj kaj ne estis por ilia dono bezonata pli granda forto. Oni ne povas kun certeco difini, ĉu kaŭzis ilin virino. La profundaj batoj ne estis bezonataj, ĉar Vranská estis jam morta. Povis temi ankaŭ pri klopodo konfuzi esplorontojn. La kriminto ekzemple povis kolopodi veki impreson, ke temis pri rita murdo krimita de judoj kiam 7 vundoj devis prezenti 7 branĉojn de kandelingo menoro.
  • La apartigo de kapo ne okazis per du glataj tranĉoj. La glata kaj profunda estis sole la unua tranĉo (mortiga). La tranĉoj kondukantaj al la apartigo de kapo de la korpo estis vulgaraj kaj ili kaŭzis vundojn de vertebroj, do ne temis pri faka interveno.
  • Dum la subtranĉado kaj la apartigo de kapo estis evoluigita granda forto. La murdisto do ne estis virino.
  • Rotestro Josef Pěkný estis unu el tri ĉefaj suspektitoj. Rilate al lia stato de milita veterano kaj integreco la esploristoj agadis rilate al li proporcie reteneme (nefarita kontrolserĉado de lia loĝejo). La esplorado tiel baldaŭ komencis koncentriĝi precipe al personoj kun kono de anatomio kaj Fantomo de strato.[12]
  • Pěkný havis motivon seniĝi de Vranská. Li estis honorigita soldato el profesio sur signifa posteno de gvidanto de magazeno. La interrilato kun prostituitino povis signifi finon de lia soldata kariero, ĉar kontakto de soldatoj kun prostituitinoj estis malpermesita kaj personaj rilatoj de la oficiroj regule monitorataj. Vranská plie parolis pri tio, ke Pěkný promesis al ŝi geedziĝon. Tion konfirmis pli poste ankaŭ ŝia fratino. Li verŝajne ne volis plenumi tiun ĉi promeson, kio estis tiutempe punebla krimo kaj Vranská tiel havis eblecon ĉantaĝi Pěkný aŭ devigi lin al la geedziĝo.
  • Pěkný povis kun unuopaj kofroj al la stacidomo sendi siajn subulon. Tial povis diferenciĝi la priskribo de viro, kiu alportis ilin en la vagonojn. La ebleco, ke la murdisto ne seniĝis la kofrojn persone, ne estis fare de la esploristoj verkontrolata.
  • Pěkný konfesis, ke li konis Vranská kaj ke li pagis en la pasinteco por seksajn servojn. Li neis la proponon al la geedziĝo. Devis temi sole pri loĝigo, ordigo en la loĝejo kaj okupo en la lavmaŝinejo. Plua atestintino indikis, ke Pěkný kondutis al Vranská perforte, por kio ŝi ankaŭ plendis.
  • Pěkný estis kaptita helpe de okulatestantino, kun la esploristoj iradis en kazernojn. Li mem ne veis al la polico, kvankam estis publikigita apelo, por ke anonciĝu rotestro, kiu renkontiĝis kun Vranská en la tago de murdo.
  • Pěkný kaj Koklesová estis esplordemandataj aparte. Iliaj unuaj atestoj kontraŭdiris unu la alian. Pěkný unu tago post ilia esplordemandado venis sian ateston plenigi tiel, por ke ĝi kongruu kun la atesto de Koklesová.
  • Pěkný dum la esplordemandado konscie mensogis, kiam li indikis, ke la 1-an de septembro je la 17:30 finigis al dommastro Doležal luigon aj ekde la 20:30 li klopodis havigi al si novan loĝigon. Ne donis sencon, por ke li forlasu la loĝejon antaŭ trovo de nova. Plie li forloĝiĝis nur je 4 tagoj pli poste. La onidira serĉado de la nova loĝigo sekurigis al li alibion por la tempo de envagonigo de la kofroj.
  • Pěkný ne estis malkaŝita precipe po eraroj en la esplorado. Zdeněk Borkovec, kiu gvidis ĝin, estis nesperta kaj li ne havis respondantajn kondiĉojn.

Laŭ Galaš Vranská evidente serĉis lokon por tranokti, ĉar ŝi ne povis reveni post la noktomezo en sian subluon. Ŝi provis demandi en kafejo Rokoko kaj en restoracio U Šmelhauzů, sed malsukcese. Surbaze de la antaŭa renkontiĝo kun Pěkný kaj Koklesová ŝi sciis, ke ili estas en lia loĝejo, kien ŝi ekiris piede aŭ per nokta tramo. Pěkný enlasis ŝin internen pro timo, ke ŝi povus kaŭzi en lia loĝloko malestimon. Ĉi tie ŝi venis en konflikton kun Koklesová kaj ŝi minacis al Pěkný, ke ŝi neniigos lian karieron, se li ne seniĝos de ŝi kaj nerealigos la promesitan geedziĝon. Pěkný tiis al skandalo kaj li decidiĝis murdi Vranská.[6][11][13] Al tre simila okazo de la eventoj kliniĝis jam antaŭe pluaj aŭtoroj.[14]

Reeĥoj en kulturo[redakti | redakti fonton]

Fotoj el la muzeo[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klinec, Ondrej. Pamätná kniha mesta I. (sk-SK), p. 44. Alirita 2023-12-08.
  2. La murdo de prostituitino atendas por klarigo 83 jaroj. Ni estas jam proksime, anoncas polica historiisto. Alirita 2017-09-07.
  3. Otýlie Vranská. Alirita 2017-09-07.
  4. Prchalová. Vranskou podřízli, nejspíš rotmistr Pěkný s milenkou, zjistilo nové šetření. Alirita 2023-09-24.
  5. Případ Vranská (1933) | Muzeum policie ČR. Alirita 2017-09-07.
  6. 6,0 6,1 6,2 {{{Titolo}}} (cs-CZ).
  7. Badatelé vypátrali vrahy Otýlie Vranské, výsledky mají potvrdit testy DNA. Český rozhlas. Alirita 2017-09-07.
  8. 8,0 8,1 Hrubý, Dan. Pražské mordy skutečné kriminální případy .... [2 Z let první republiky : (1918-1938) / Dan Hrubý], ‑a eldono. ISBN 978-80-907295-9-9. OCLC 1288565578.
  9. Radiožurnál: Host Lucie Výborné
  10. Otýlie Vranská přišla o hlavu "zaživa". Alirita 2017-09-07.
  11. 11,0 11,1 Prchalová. Tělo Vranské se v kufrech našlo před 90 lety. Policie nejspíše oznámí vraha (ĉeĥe). Alirita 2023-09-21.
  12. 12,0 12,1 Otýlie Vranská. Rozřezané tělo dívky v kufru je nejznámějším nevyřešeným případem české kriminalistiky (ĉeĥe). Alirita 2024-01-05.
  13. Badatelé po 90 letech označili vraha Otýlie Vranské, důkazy by stačily na obžalobu (ĉeĥe). Economia. Alirita 2023-09-22.
  14. Jedlička, Miroslav. Nejslavnější mordy první republiky. Praha: Daranus. ISBN 978-80-87423-25-7.
  15. #57 - H. H. Holmes & Otýlie Vranská - Opravdové zločiny (angle). Alirita 2024-01-10.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Šulc Viktorín: Když vzlétne děs a nevíra. Panoptikum sexuálních vražd 1; Epocha, Praha 2013; kapitola 2: Slečna v kufrech (p. 59–100)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]