Otaru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otaru
urbo de Japanio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 047-8660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 112 452  (2020) [+]
Loĝdenso 461 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 11′ N, 141° 0′ O (mapo)43.190722222222140.99436111111 [+]
Areo 243,83 km² (24 383 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Otaru (Japanio)
Otaru (Japanio)
DEC
Situo de Otaru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Otaru, Hokkaido [+]
vdr

Otaru (japane 小樽市, Otaru-ŝi) estas urbo kaj haveno en la subgubernio Ŝiribeŝi en la insulo kaj gubernio Hokajdo de Japanio. La havenurbo situas nordokcidente de Sapporo. La urbo frontas al la Iŝikari-golfo (石狩湾, Iŝikari-ŭan), kaj longe servis kiel ĉefa haveno de la golfo. Kun siaj multaj historiaj konstruaĵoj, Otaru estas populara turisma loko. Ĉar ĝi atingeblas per 25-minuta veturado de Sapporo, ĝi lastatempe kreskis kiel dormoĉambra komunumo.

Fine de julio 2019 la urbo havis ĉirkaŭ 115333 loĝantojn kaj ĉirkaŭ 474 loĝantojn por km². La suma areo estas 243,13 km². Kvankam temas pri la plej granda urbo en la subgubernio Ŝiribeŝi, la ĉefurbo de la subgubernio estas la pli centre situanta Kutĉan (倶知安町).

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]