Peine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peine
Blazono
Peine (Germanio)
Peine (Germanio)
DEC

Map

Flago
memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Peine
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05171
Poŝtkodo 31224–31228
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 3150
Aŭtomobila kodo PE
Oficiala Municipokodo 03157006
Politiko
Komunumestro Michael Kessler
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Kantstraße 5
31224 Peine
Demografio
Loĝantaro 51411 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 19′ N, 10° 14′ O (mapo)52.32027777777810.233611111111Koordinatoj: 52° 19′ N, 10° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 70 m
Areo 119,51 km²
Oficiala retejo http://www.peine.de
vdr

Peine estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Peine de la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 51 411 loĝantojn.

urbodomo
historiaj domoj en la kvartalo Dammviertel
monumento pri la mezepoka urbofondinto Gunzelin

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Peine havas ĝemelurbajn rilatojn al la jenaj aliaj urboj:

Homoj rilataj al Peine[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich von Bodenstedt, filologo kaj tradukisto
  • En Peine pasigis sian infanecon kaj la komenciĝon de la Holokaŭsto la juda verkisto Solomon Perel, kiu poste laŭ aventura vojo kiel 13-jarulo kun la familio fuĝis al Pollando, sen familio plu al Sovetunio, kaptiĝis fare de naziaj soldatoj, sed povis kaŝi sian judecon, adoptiĝis fare de seninfana nazia oficiro kaj estis sendita al nazia internulejo de la Hitler-Junularo, kie li kaŝite inter la malamikoj sukcesis pretervivi la militon. Postmilite li povis elmigri al Israelo, sed tie ofte atakiĝis ke li devintus malkaŝi sian judecon kaj anonci sin por murdiĝo, anstataŭ pretervivi. La vivhistorio rakontiĝis en impresa romano Hitlerjunge Salomon kaj en samnoma kineja filmo, kaj forte tuŝis multajn germanajn gejunulojn fine de la 20-a jarcento. Pro la detalaj priskriboj en la romano, la nazia epoko en la urbo iĝis literature bone dokumentita kaj donis al ĝi misfaman renomon, kio ankaŭ ne plaĉis al ĉiuj urbaj funkciuloj.