Penela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penela
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 983  (2011) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 2′ N, 8° 23′ U (mapo)40.033333333333-8.3833333333333 [+]
Areo 134,8 km² (13 480 ha) [+]
Penela (Portugalio)
Penela (Portugalio)
DEC
Penela
Penela
Situo de Penela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penela [+]
vdr

Penela estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 3 300 enloĝantoj (2011). Ĝi estas je 20 km sude de Koimbro, distrikta ĉefurbo.

Penela estas sidejo de municipo Penela kun 132,49 km² kaj 5 983 enloĝantoj (2011), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Miranda do Corvo, oriente kun Figueiró dos Vinhos, sudokcidente kun Ansião, okcidente kun Soure kaj nordokcidente kun Condeixa-a-Nova.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Penela.

La urbo estas sur monteto inter 230 kaj 290 m, ĉe la romia vojo kiu ligis Koimbron kun Tomar. Etimologie, la termino "penela" estas diminutivo de "pena" aŭ "penha" (roko), kiu signifis, en vulgara latino, rokeca monteto. Laŭ studoj pri la trovitaj restaĵoj, ŝajnas ke la origino de la kastelo de Penela estis en primitiva kastrumo de luzitanoj poste profitita de la invadintaj romianoj.

Poste Vandaloj detruis la romian fortikaĵon, la islamanoj kaptis la kastelon en la 8-a jarcento, kaj poste trupoj de Fernando la 1-a de Leono; la fortikaĵon regis la grafo Sesnando Davides, post la konkero de Koimbro (1064), kiu zorgis pri la rekonstruado de la fortikaĵo de Penela. Penela ricevis sian unuan foruon en julio 1137 el D. Afonso Henriques, ĉefe pro la strategio de Penela. La kastelo estis malantaŭ la kastelo de Montemor-o-Velho, la plej ampleksa kaj forta el kiuj aktuale restas de la defendolinio de la rivero Mondego. Tamen la islamanoj rekonkeris la lokon post 1137, kaj kristanoj definitive rekonkeri nur en 1148.

Sanĉo la 1-a en 1187 ordonis reloĝadi la lokon kaj ripari la kastelon. La ĉefturon de la kastelo konstruigis Denizo la 1-a. Fama epizodo montris la popolan apogon kiun ricevis Johano la 1-a, Superulo de la Ordeno de Aviso, en la krizo de 1383—1385 en Portugalio: estante senjoro de Penela la grafo de Viana do Alentejo, D. João Afonso Telo de Meneses, partiano de D. Beatriz, edzino de Johano la 1-a de Kastilio, decidis la popolo defendi kaj apogi sian reĝon insurekcie, dum iu Caspirro murdis la grafon. Poste, Penela sendis reprezentantojn al la Kortesoj de Koimbro de 1385, por elekti superulon, estonta Johano la 1-a de Portugalio. Tiu kreis la titolon de duko de Koimbro por sia filo D. Pedro, inkludante Penela en ties teritorio.

Dum la 15-a jarcento la senjoroj estis de la familio Vasconcelos, kaj poste la jurisdikcio de la urbo transiris al la dua duko de Aveiro, D. Jorge de Lencastre, ekstergeedza filo de la reĝo D. Johano la 2-a, duko de Koimbro kaj superulo de la ordenoj de Santiago kaj de Avis.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Penela.

Penela estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Cumeeira
  • Espinhal
  • Podentes
  • São Miguel, Santa Eufémia e Rabaçal

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kasteloj de Penela kaj de Germanelo
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo, de Misericórdia, de Santa Eufémia, de Podentes, de Rabaçal, de Cumieira, de Espinhal
  • Pilorioj de Penela kaj de Podentes
  • Romia Vilao de Rabaçal kaj Parque das Águas Romanas de Penela
  • Konvento de Santo António
  • Tipaj montaraj domaroj inter kiuj elstaras la Forĝejo de S. João, en la freguesia Cumieira.
  • Valo Rabaçal
  • Monto de Vez. kun mirinda pejzaĝo, rigardejo, kapelo kaj ventomuelejo
  • Grotoj por speleologio, nome Algarinho kaj Talismã
  • Pejzaĝoj kaj rigardejoj de São João do Deserto - Serra do Espinhal
  • Naturaj banejoj de Louçainha - Serra do Espinhal - kun parko kaj restoracio
  • Akvofalo de Pedra da Ferida - Serra do Espinhal

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]