Peter von Dusburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter von Dusburg
Persona informo
Naskiĝo post 1250
Morto post 1326
Lingvoj mezaltgermanaMezepoka latino
Okupo
Okupo historiistoverkisto
vdr

Peter von Dusburg (germane, latine Petrus de Dusburg; naskiĝis post 1250, mortis post 1326), ankaŭ literumata von Duisburg, estis monaĥa pastro kaj kronikisto de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Li estas konata pro skribado de la verkaĵo Chronicon terrae Prussiae, kiu priskribas konfliktojn de la 13-a kaj frua 14-a jarcento inter la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la praprusoj en la geografia regiono Prusio.

Liaj datoj de naskiĝo kaj morto estas nekonataj, nur certas ke li vivis de la dua duono de la 13-a jarcento ĝis la unua duono de la 14-a jarcento. Komence oni kredis ke li estis el Duisburg, Germanio, kvankam aliaj esploroj indikas li anstataŭe venas de Doesburg, prononcata [DUSburĥ], nun en la Nederlando.

En 1324, probable dum restado en Königsberg, Peter ekverkis sian kronikon Chronicon terrae Prussiae nome de Grandmajstro Werner von Orseln. Ĝis la jaro 1326, li finis sian laboron kaj inkluzivis tekstojn de latinisto, kiu verkis pri la armeaj kampanjoj de la frua praprusa krucmilito. Tiu versio poste estis reviziita por inkluzivi okazaĵojn ĝis la jaro 1330.

Inter la jaroj 1331 kaj 1335, Nikolaus von Jeroschin nome de Grandmajstro Luther von Braunschweig tradukis la latinlingvan kronikon en la mezaltgermanan.