Preĝejo Koro de Jesuo (Szigethalom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Szigethalom
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Szigethalom
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szigethalom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Dunamente
paroĥo loke ekde 1970
Arkitektura priskribo
Konstruado 1933
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szigethalom (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio tiu areo estis ekstera parto de Tököl, la sporadaj loĝantoj ankaŭ eklezie apartenis al Tököl. La nun videbla kirko estis konstruita en 1933, sed la paroĥo funkciis en Tököl, ekde 1946 en Szigetszentmiklós. Intertempe la 3 sonoriloj estis kreitaj en 1934. La loka katolika grupo estis establita en 1949 kun matrikulaj rajtoj. La paroĥa rajto alvenis en 1970.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze altiĝas la turo, ĉe ties piedo la enirejo funkcias. Pli supre malgranda fenestrorozo estas videbla. La turpinto estas piramideca. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas pli larĝa, ol la navo. Menciindas emejlaĵoj de László Morvay.

Kermeso okazas je festo de Sankta Koro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Absido
Vido al la navo