Preĝejo Sankta Kruco (Mohács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Mohács
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Mohács
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mohács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Mohács
paroĥo loke
Dato de konsekro 1745
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1742
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Mohács (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri kirko en Mohács en 1332. Pro batalperdo en 1526 la loĝantoj (ĉiuj hungaroj) rifuĝis, poste turkoj kaj sudaj slavoj alvenis, baldaŭ ankaŭ hungaroj, sed ili estis kalvinanoj. La turkoj konstruis 2 moskeojn. Depost la turka erao ankaŭ katolikoj alvenis. Episkopo de Pécs konstruis tiu ĉi kirkon en Mohács en 1745. La paroĥo estis refondita en 1850. La orgeno estis kreita en 1891, trakonstruita en 1929, pligrandigita en 1996.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, la tura enirejo rekte renkontiĝas kun la trotuaro. Apude ŝtona kruco kaj busto pri Ignác Szepesy estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Estas ornamriĉa enirejo tra la turo, pli supre granda blazono estas videbla. Super la blazono en niĉon oni metis statuon pri Sankta Nikolao. En dekstra flanko de la navo estas alia enirejo, krome 3 fenestroj. La navo finiĝas en duonronda absido.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.