Prometeo-arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restaĵoj (ŝtipo) de la arbo

La Prometeo-arbo (aŭ WPN-114) estis la plej olda nekolonia organismo de la mondo ĝis aŭgusto de 1964, kiam oni elhakis ĝin. La arbo aĝis ĉ. 5.000 jarojn, estis el specio longviva pino (Pinus longaeva), kreskante ĉe la arbolinio sur monto en orienta Nevado, Usono. La arbon elhakis finstudinto Donald R. Currey kaj laboristoj de la U.S. Forest Service esplorcele. La afero atingis la publikon post kelkaj jaroj kaj ekis grandajn diskutojn, kondukis al pli forta protekto de la oldaj arboj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La arbo staris en bosko (aro) de samspeciaj arboj sur la Wheeler-pinto, sur moreno de iama glaĉero. (La areo estas ekde 1986 parto de la Nacia parko Great Basin.) La pinto Wheeler estas la plej alta pinto de la montoĉeno Snake – kaj de tuta Nevado. La aro de la glatpinglaj aristaj pinoj sur la monto grupis en du lokoj, el kiuj unu estas atingebla per simpla monta promenado, la alia bezonas grimpadon (kie kreskas eĉ la Prometo-arbo).

La nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo WPN-114 venas de dendrologo Donald R. Currey kaj signifis, ke tiu arboekzemplero estis la 114-a, kiun li kolektis en regiono White Pine. En 19581961, grupo de naturamantoj grimpis la lokon kaj nomumis la plej forajn kaj grandajn arbojn. Tiam ricevis la arbo la nomon Prometeo.

Aĝodifino[redakti | redakti fonton]

La arbohakanta dendrologo, Currey kalkulis 4844 jarringojn en la arboligno, sed kellkajn jarojn poste Donald Graybill en la Laboratory of Tree-Ring Research de la Arizona Universitato modifis tiun nombron je 4862.

Oni do prenis la ekzempleron 2,5 metrojn fore de la eka punkto, tiel ĉe la ekzemplero mankis la plej internaj ringoj. Laŭ kalkuloj, oni konkludis, ke la arbo estis min. 5.000 jarojn aĝa, kiam oni elhakis ĝin.