Richard Levin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Levin
Persona informo
Naskiĝo 1902
Morto 1969
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Richard Levin (1902? - 1969?) eklernis Esperanton kiam li estis 17-jara studento ĉe "Supera Komerclernejo de Lyon".

Kiam li iĝis direktoro de la propaganda fako de la Internacia Foiro de Lyon, li konstatis, ke kelkaj internaciaj foiroj, kiel tiu de Leipzig, uzis intensive Esperanton por sia propagando: li do tuj same agis por la Foiro de Lyon.

Li partoprenis la fondon de "Esperantista Komerc-ĉambro" kaj de la asocio "Esperanto kaj komerco".

Li, verŝajne la unua, dissendis kursojn de Esperanto en 1933-1934 per Radio-Lyon, kaj publikigis kurson en 20 lecionoj en la ĉiutaga "Lyon Républicain" en 1938, kaj lernolibron "Nouveau Cours d'Espéranto" en 1945. En beletro, li publikigis en 1935 broŝuron de tradukoj el Hugo omaĝe al la 50-a datreveno de ties morto, kaj en 1936 la tradukon de "La Nobela Burĝo".

Richard Levin tre aktivis en la grupo de Lyon: membro fondinto de Cercle Espérantiste Universitaire, prezidanto de la posta Societo Esperantista de Lyon, ĝis sia morto.

Ankaŭ li estis tre aktiva membro de Rotary-Klubo, kie li disvastigis la rilatojn inter eksterlandaj membroj pere de Esperanto. Li fondis la revuon "Le Rotarien", kies ĉefredaktoro li estis.[1]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Molière: La Nobela Burĝo, eld. revue française d'espéranto, 1983. Tradukita de Richard Levin.