Richard McCoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artikolo el la gazeto Salt Lake Tribune pri la kaptado de Richard McCoy en 1972.

Richard MCCOY, Jr. (naskiĝis la 7-an de decembro 1942 - mortis la 10-an de novembro 1974) estis usona aerpirato.

La 7-an de aprilo 1972, kvar monatojn post la simila aerpiratado fare de D. B. Cooper, Richard McCoy (sub la pseŭdonimo "James Johnson") eniris la flugon United Airlines 855 dum halto en Denvero (Koloradio), kaj donis al la aerstevardino koverton titolitan "Pirat-instrukcioj", en kiuj li petis kvar paraŝutojn kaj 500 000$[1]. Li cetere ordonis al la piloto surteriĝi en San Francisko, kaj mendis kerosenkamionon por la aviadilo[2]. La aviadilo estis Boeing 727 kun aerŝtuparo, kiun McCoy uzis por fuĝi. Li portis falsan grenadon (fakte paperpremilon) kaj malplenan pistolon. McCoy lasis sian manredaktitan mesaĝon en la aviadilo, sed ankaŭ fingrospurojn sur magazino, kiun li legis. FBI poste uzis tiujn spurojn por certe identigi lin.

Polico ekis enketon pri McCoy post informo obtenita de la utaha aŭtovoja patrolisto Robert Van Ieperen, kiu estis amiko de McCoy[3]. Post la piratado de Cooper, McCoy ŝajne rimarkis al la policisto, ke Cooper estus devinta peti 500 000$ anstataŭ 200 000$. Van Ieperen opiniis, ke tio ja estis stranga koincido, kaj tial avertis FBI. Edzo kaj patro de du junaj infanoj, McCoy estis mormona instruisto por dimanĉa katekismo, kaj tiam studadis juron en la universitato Brigham Young. Li estis konita kiel veterano de la Vjetnama milito, eksa piloto de helikoptero kaj amatora paraŝutisto[4].

La 9-an de aprilo, post konfirmo per analizo de lia fingrospuroj kaj skribmaniero, McCoy estis arestita por la piratado de la flugo 855[2]. Iom koincide, McCoy estis unu el la pilotoj de la helikopteroj, kiuj partoprenis al la serĉado de Cooper en Vaŝingtonio. En lia hejmo, polico malkovris paraŝuton kaj sakon plenan je 499 970$[4]. McCoy klamis, ke li estis senkulpa, sed estis kondamnita kaj enkarcerigita dum 45 jaroj. En karcero, McCoy profitis el la facila alirebleco al la dentistejo, kaj fabrikis falsan pistolon el denta pasto. Li kaj aliaj malliberuloj tiel sukcese fuĝis en aŭgusto 1974, ŝtelante rubkamionon kaj ĵetante ĝin sur la ĉefportalon de la malliberejo. FBI ne antaŭ tri monatoj retrovis McCoy en Virginio. La fuĝanto pafis kontraŭ la policistoj, kaj la agento Nicholas O'Hara replike devis mortigi lin[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj nymagtimeline; $2
  2. 2,0 2,1 2,2 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: The Copycats. Arkivigite je 2008-01-02 per la retarkivo Wayback Machine Crime Library.
  3. "Skydiver Held as Hijacker; $500,000 Is Still Missing", Associated Press, 1972-04-10.
  4. 4,0 4,1 "Skydiver Held as Hijacker; $500,000 Is Still Missing", Associated Press, 1972-04-10.