Rochus Habitzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rochus Habitzky
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1927 (1927-03-14)
en Braunsberg
Morto 19-an de julio 2011 (2011-07-19) (84-jaraĝa)
en Kerpen
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • latinisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la kirko en Huckingen (Duisburg) kie Habitzky estis pastro dum 23 jaroj

Rochus Andreas HABITZKY (naskiĝinta la 14-an de marto 1927 en Braunsberg (ekde 1946 renomita Braniewo]), mortinta la 19-an de julio 2011 en Kerpen) estis germana teologo, klasika filologo kaj romkatolika pastro.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis librovendisto, la patrino inter 1939 kaj 1944 instruistino ĉe la gimnazio "Hermann von Salza" en Braunsberg, daŭriganto de la fama kolegio de Jezuitoj (Collegium Hosianum) fondita en la jaro 1565. Habitzky laboris en 1944 ĝis komenco 1945, do 17-jara, ĉe Regna Laborservo antaŭ mallonga soldatado kaj kaptiteco. En 1945 li iĝis ordenano ĉe la aŭgustenanoj kaj studis teologion en Würzburg. Ordinacio estis en 1951. Poste li studis ankoraŭ klasikan filologion kaj deĵoris inter 1952 kaj 1955 kiel instruisto pri religio en Weiden, sed inter 1955 kaj 1961 ĉe la Metilernejo de Duisburg. En 1961 li iĝis eksterordena pastro por la Episkopujo de Essen. Ĝis 1964 li estis instruisto en Oberhausen estante kapelano en Mülheim kaj ekde 1968 ĝis 1991 li estis pastra paroĥestro en Duisburg-Huckingen.[2]

Agadoj eldonistaj/tradukistaj[redakti | redakti fonton]

Krom la taskoj kiel pastra paroĥestro li okupiĝis pri teologio kaj la verkaro de Sankta Aŭgusteno. Ties kontraŭpelagianismajn skribaĵojn li tekstkritike nove eldonis.

Li mem tradukis plurajn librojn de Theodor Storm, Reinhard Brune kaj de la fratoj Grimm el la germana en la latinan. En Duisburg li fondis kaj tridek jarojn gvidis rondon de amikoj de Latinitas viva kiuj regule kunvenis por babili en la idiomo de la antikvaj romianoj. Tiuj ĉi cirkloj nomiĝis Circulus Latinus Duisburgensis. La kutima lokalo de la kolektiĝintaj latinemuloj estis Balkanhof.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

sciencaĵoj pri Aŭgusteno[redakti | redakti fonton]

  • Aurelius Augustinus Lehrer der Gnade. Schriften gegen die Pelagianer, Augustinus-Verlag, Würzburg 1971.
  • kun Thomas Gerhard Ring: Gegen Julian: VI Bücher (teksto kaj traduko), Augustinus-Verlag, Würzburg 2005.
  • kun Adolar Zumkeller: Der Christliche Kampf/ Die christliche Lebensweise, Augustinus bei Echter, 1987.
  • kun Adolar Zumkeller: Von Strafe und Nachbelassung der Sünden - Die Kindertaufe / Der Geist und der Buchstabe/ Natur und Gnade, 2000.
  • Aurelius Augustinus: Der christliche Kampf / Die christliche Lebensweise (tradukis Habitzky, enkondukis kaj komentis Zumkeller), 1961

tradukoj la la latina[redakti | redakti fonton]

  • René Saksa (pseŭdonimo de Reinhard Brune): Lucere ubique lucernas caelestes. Leichlingen 1998
    • originala titolo: Vino corriente. Sprung über die Pyrenäen, 1982
  • Reinhard Brune: De agricola eiusque ancilla, 1988
    • originala titolo: Der Bauer und die Magd
  • Theodor Storm: Duae fabulae: Viola tricolor / De speculo Cypriani, Leichlingen 1998
  • Theodor Storm: In St. Jürgen, Leichlingen 2000[3]
  • Theodor Storm: De quadam confessione, Leichlingen 2001
  • Fratoj Grimm: Nonnulli apologi Grimmiani

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Federau: "Die Abiturienten des Braunsberger Gymnasiums von 1916 bis 1945". Ĉe: Zeitschrift für die Geschichte und Altertumskunde Ermlands, Beiheft 8/1990, p. 76-77
  2. Rochus Habitzky: "Meine Amtszeit als Gemeindepfarrer in Huckingen an St. Peter und Paul von 1968 bis 1991", ĉe: Bürgerverein Duisburg-Huckingen (eld.): Huckinger Heimatbuch, Geschichte und Geschichten, volumo II, Duisburg 1997, p. 33–37.
  3. originala teksto de la novelo