Rokuro Makabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rokuro MAKABE (naskiĝis la 19-an de aprilo 1930 en Niigata, Japanio - mortis la 7-an de aprilo 2012 en Dreieich, Germanio) estis japandevena esperantisto kaj oftalmologo.

Li loĝis ekde 1960 en Germanio, edziĝis en 1964 al germana kuracistino, habilitiĝis en 1970 kaj fariĝis germana civitano en 1974.

Ĝis sia pensiiĝo en 1996 li laboris kiel profesoro kaj sekcia gvidanto ĉe la Universitata Kliniko de Frankfurto ĉe Majno. Liaj 160 sciencaj publikaĵoj estas ofte citataj kaj grave progesigis la kuracadon de vida handikapo.

Li estis membro de AIS.

Pro siaj meritoj kiel sciencisto kaj esperantisto li ricevis du gravajn distingojn:

  • Japanan ordenon de la Sankta Trezoro ĉe rubando kun oraj radioj (transdonitan en 2003 en la japana konsulejo en Frankfurto)

Menciindas, ke li estis subtenanto de la internaciaj radioelsendoj en Esperanto, kaj lia nomo kaj voĉo ofte aperis dum tiaj elsendoj, ĝis kiam apopleksio malebligis al li kontaktojn kun la redakcioj kaj ĝenerale kun la E-movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]