Francoj alvenis en 1642, kaj ili koloniadis la insulon en 1663, kies administra centro kaj la unua urbeto estis Saint-Paul. En 1738Saint-Denis (Reunio) forprenis tiun rangon. En 1809 la britoj okupis la urbon, sed ilia dominado ne fiksiĝis.
Saint-Paul troviĝas en la tropika klimatozono. Inter majo-novembro malofte pluvas, sed estas vento. Inter decembro-aprilo estas alta temperaturo, ofte pluvas, foje estas ventegoj. La averaĝa temperaturo estas 25 °C, kiu dum la jaro varias inter 13-35 °C. La oceana akvo estas inter 17-30 °C. Ĉiujare pluvas ĉ. po 1700 mm.
La Saline les Bains estas kvartalo de komunumo Saint-Paul en la sud-okcidento de la komunuma teritorio, sude de urbocentro. Ĝi situas okcidente de La Saline.