Sep rifuĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Mayer: Die sieben Zufluchten, 1715 (Klostro Heiligkreuztal) en Altheim

La Sep rifuĝoj[1] (latine: Septem refugia), apartaj religiaj helpantoj, estas ofta bilda motivo baroka en la alpa regiono de Bavarujo, Tirolo kaj Salcburgio. Antaŭenpuŝis ĝin la jezuitoj dum kontraŭreformacio.

Temas konkrete pri:

  1. Sankta Triunuo; dimanĉo de Triunuo.
  2. Krucumo de Jesuo; vendredoj kaj Granda vendredo.
  3. Tre sankta sakramento de la altaro; ĵaŭdoj kaj Kristokorpa Festo.
  4. Mario, patrino jesua; sabatoj kaj festo de la ĉielenpreno de Maria.
  5. La anĝeloj; mardoj kaj festo de la gardanĝeloj.
  6. La sanktuloj; merkredoj kaj tago de Ĉiuj Sanktuloj.
  7. La animoj en la purgatorio; lundoj kaj tago de Ĉiuj Mortintoj.
skizo de Antonio Triva, 1691

La unuan bildigon kreis la munkena kortega pentristo Antonio Domenico Triva en la 1691-a jaro en flanka kapelo de la preĝejo Nia kara Sinjorino. Tri skizojn posedas nun la Ŝtataj grafikaj kolektoj de Munkeno: ilin modelis por ĉiuj sekvintaj imagoj de ĉi apartaj religiaj helpantoj.

Tipe montras la reprezentaĵoj, laŭ la modelo de Triva, la Triunuon ĉe la supra bildrando kaj malsupre maldekstre la Krucumiton. La eŭkaristio en formo de monstranco respektive de kaliko kun hostio centras. Dekstre estas Mario, ofte en sia rolo de perantino, referencante fingre aŭ al la Savanto aŭ al la Eŭkaristio. Malsupre de ŝi estas laŭorde la sanktuloj; kaze de granda nombro ili troviĝas bone disponigataj sur la tuta bildo.

Origine rolludis jenaj sanktuloj: Ignaco Lojola, Barbara, Sebastiano, Jozefo, Johano la Evangeliisto kaj Mario Magdala. Pli malfrue aperis ankaŭ aliaj ŝatataj sanktuloj: ekz. Anna, Katerino el Aleksandrio, Johano la Baptisto, Johano Nepomuka, diversaj lokaj patronoj. Maloftas ĉiuj 14 helpantoj en mizero kune, sed oftas elekto de ili. Inter la anĝelaro plej ofte elektatas la tri ĉefanĝeloj, kelkfoje kun aliaj anĝeloj kaj puttoj. La animoj troviĝantaj en la purgatorio okupas la malsupran parton.

La fruaj artaĵoj kvazaŭ senescepte sekvis la menciitan aranĝon, poste venis sistemrompoj: ekz. meto de la Krucumito aŭ de Mario anstataŭ la Eŭkaristio mezen aŭ la neobeo de la samrangeco de ĉiuj motivoj kaj substreko de kelkaj el ili. De tempo al tempo la Krucumito estis resumita ene de la Triunuo.

Pro venko de raciismo kaj la neniigo de la ordeno de la jezuitoj en 1773 la flegado de la kulto de la Sep rifuĝoj perdis sian gravecon. Tamen ankoraŭ ekzistas kirkoj sub ties patroneco; la motivoj ofte troviĝas en kapeloj funebraj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lexikon der christlichen Ikonographie. Fondis Engelbert Kirschbaum, eldonis Wolfgang Braunfels. 8 volumoj. Herder Verlag, Freiburg im Breisgau 1968–1976, ISBN 3-451-22568-9, vol. 4, kol. 579–582
  • Konrad M. Müller: "Johann Friedrich Pereth und die Sieben Heiligen Zufluchten." Ĉe: Barockberichte nr. 55/56 (2011), p. 583–588 (PDF; 6,7 MB)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Kristana Glosaro