Sevilla-Santa Justa (hispaneSevilla-Santa Justa) aŭ pli simple Santa Justa estas la ĉefa fervoja stacidomo de la hispana urbo Sevilo. Ĝi estis inaŭgurita la 2-an de majo1991 post la konstruado kiu finiĝis en 1987. Ĝia malfermo okazigis la fermiĝon de la historiaj stacidomoj Plaza de Armas kaj San Bernardo. Temas pri la tria stacidomo de Hispanio, post tiuj de Madrido kaj Barcelona-Sants kun kvanto de 8 milionoj da pasaĝeroj jare.
Ĝiaj itineroj je longa kaj meza distanco, ligas Sevilon kun Madrid, Barcelona kaj la cetero de Andaluzio, ekde junio 2012 ĝi ankaŭ ligas la urbon kun Valencio.