Shard London Bridge, ankaŭ konata kiel The Shard (La rompopeco), antaŭe nomata London Bridge Tower pro la adreso 32 London Bridge, estas nubskrapulo en Southwark, Londono.
Ekde la inaŭguro la 5-an de julio2012 The Shard estis la plej alta domo en la Eŭropa Unio kaj Eŭropo (poste la plej alta fariĝis Merkurij Siti en Moskvo, Rusio) kaj la 45-a plej alta konstruaĵo de la mondo[mankas fonto]. La turo altas 310 metrojn kaj havas 72 uzeblajn etaĝojn, plus ankoraŭ 15 etaĝoj kun hejtigaj instalaĵoj. La konstruaĵo havas neregulan piramidoformon kiu etendiĝas de la tero al la pinto. Ĝi estas komplete tegita per vitro. La belvidejo kaj la altano troviĝas je la 72-a etaĝo.